• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-14 13:25:47    
Antikva urbo Pingyao abundas je gastejoj

cri
La antikva urbo Pingyao estas konata turisma vizitindejo, kaj ankaŭ unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj el Ĉinio. Ĝi estas antikva gubernia urbo plej bone konservata en Ĉinio. En la hodiaŭa programero ni prezentu al vi tiun faman urbon kaj tieajn gastejojn.

La antikva urbo Pingyao situas en la meza parto de la provinco Shanxi, norda Ĉinio, 90 kilometrojn sude de la provinca ĉefurbo Taiyuan. Ĝi emerĝis antaŭ pli ol 2 700 jaroj, kaj kreis sian prosperon en la dinastioj Ming kaj Qing, kaj la nuntempe restantaj konstruaĵoj de la urbo plejparte devenis de tiuj dinastioj.

Por havi la panoraman vidon al la antikva urbo Pingyao, birdrigardo sur la antikva urba muro estas la plej bona maniero. La antikva urbo ĉirkaŭata de muroj laŭforme aspektas kiel testudo. Popolaj loĝejoj kaj butikoj en la urbo servas kiel ĝia dorsa ŝelo, la suda pordo de la urbo kiel ĝia kapo, du akvo-putoj ekster la pordo kiel ĝiaj du okuloj, kaj la norda urba pordo kiel ĝia postaĵo, la plej malalta loko, el kiu ellasiĝas la eluzita akvo de la urbo. Tiu urba plastikaĵo montras adoradon al testudo fare de prauloj de la loĝantoj de Pingyao. Ili esperis, ke pere de la potenco de testuda dio, la urbo Pingyao estu solida kaj nedifektebla kiel monolito.

En la fermita urbo, kvar grandaj stratoj, ok malgrandaj stratoj kaj 72 stratetoj estas interplektitaj, respektive kun klaraj funkcioj kaj laŭorda aranĝo. La popolaj loĝejoj ĉiuj estas kortaj domoj kun nigraj brikoj kaj grizaj tegoloj. En la tuta urbo troviĝas proksimume 4 000 kortaj domoj el la dinastioj Ming kaj Qing, inter ili pli ol 400 estas bone rezervataj. Nun tiuj antikvaj popolaj domoj jam fariĝis gastejoj akceptantaj turistojn.

Parolante pri la gastejoj de Pingyao, ni volus rekomendi al vi unue la gastejon "Tianyuankui", kiu situas kelkcent metrojn fore de la urba centro. En la pasinteco ĝi estis loĝejo de iu komercisto. Ĝi estis konstruita antaŭ pli ol 200 jaroj, kiam la urbo sin trovis en la periodo de ekonomia prospero, kaj multaj komercistoj el Pingyao posedis unu aŭ kelkajn privatajn loĝejojn similajn al ĝi.

Enirinte en la gastejon "Tianyuankui", oni tuj povas senti densan etoson el la antikveco. La nigraj brikoj pavimitaj en la korto kaj la vastaj kaj fortikaj tabloj kaj seĝoj el la kvadrata formo portas la tipe epokan trajton. Antaŭ la domo pendas tradiciaj ruĝaj lanternoj kaj sur fenestroj gluiĝis bonaŭguraj papertranĉaĵoj, tio reliefigas tradician vivetoson de lokaj popolanoj. La brilaj ligno-gravuraĵoj sur pordoj kaj fenestroj elmontras imponecon en simpleco. Turisto s-ro Wang Da, kiu loĝas en la gastejo jam multajn tagojn, diris:

"La loĝdomo donas interesan impreson, ekzemple troviĝas ene palisandraj mebloj el la stilo de la dinastioj Ming kaj Qing, ĉinaj kaligrafaĵoj kaj tuĉpentraĵoj, modernaj televidilo kaj klimatizilo, pura kaj orda tualetejo, kaj la plej okulfrapa estas terlito, sur kiu povas kuŝiĝi 5-6 homoj. Vere interese."