• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-14 15:39:56    
Ĉinaj virinoj komencis postkuri modon de subvesto

cri

En iu magazeno en Pekino, kliento fraŭlino Bai Lili elektas subveston ĉe speciala vendotablo de subvesto de iu fama marko. Sur la 5 vicoj da vendotabloj, montriĝas pli ol cent subvestoj, inter ili estas mamzonoj kun brodaĵo, sveltigaj mamzonoj, silkaj piĵamoj, ktp. Bai Lili diris, ke ĝenerale ŝi aĉetas du aŭ tri subvestojn ĉiujare, por havigi al si la novajn tipojn de subvesto.

"Antaŭe, kiam mi aĉetis subvestojn, mi pensis nur pri tio, ke la subvestoj ne estas montreblaj ekstere por aliaj, sed por mi mem. Sed nuntempe, la virinoj tre alte atentas subvestojn, kaj portas ilin ne por si mem. Portado de subvestoj ekstere jam estas moda tendenco."

Ĉi-foje, Bai Lili elektis hele purpuran mamzonon kun aĵuraĵo. Rigardante la delikatan punton, Bai Lili diris al raportisto, ke nuntempe estas multaj specoj de subvestoj. Kaj la materialoj estas komfortigaj. Ĉiufoje kiam ŝi vizitas magazenon, ŝi certe iras al la vendotabloj de subvestoj, kaj aĉetas la ŝatatajn tipojn.

Nuntempe, multaj magazenoj kaj supermerkatoj de Ĉinio montras la subvestojn ĉe la okulfrapaj partoj de sia vendejo, sed ne ĉe anguloj kiel antaŭe. Bai Lili diris, ke kiam ŝi aĉetis subvestojn antaŭe, ŝi ĝenerale haste foriris aĉetinte, kaj ne volontis resti tie. En la lastaj jaroj, ŝi jam kutimiĝis al malrapida elektado, kaj ofte vidis, ke aliaj virinoj elektas subvestojn kun akompano de viro.

Sinjorino Fang, ĵurnalistino pri subvesto de iu ĵurnalo pri vestaĵoj, diris, ke en nuntempo, kiam la vivnivelo senĉese altiĝas kaj la estetika koncepto pli kaj pli fortiĝas, la subvesta koncepto de ĉinoj ŝanĝiĝas renverse. Ŝi diris:

"La tradicia koncepto de virinoj pri subvesto estas, ke oni ne volontas montri subveston, kaj oni portas subveston nur por kovri sian korpon. Sed nuntempa subvesta kulturo estas 'montri belecon, reliefigi internon'. Mi pensas, ke tio estas renverso al la ĉina tradicia koncepto pri subvesto."

Nuntempe, multas materialoj kaj specoj de subvestoj en la ĉina merkato. La materialoj inkluzivas kotonon, kotonon plus lajkra, fab-proteinan fibron, lakt-proteinan fibron, silkon, ktp. Sur multaj subvestoj vidiĝas delikataj borderoj kaj brodaĵoj. Kaj iuj subvestoj inkluzivas la ĉinan tradician kulturon. Jarbesto de edzo de sinjorino Fang estas hundo, kaj jarbesto de la kuranta jaro estas ĝuste hundo. Elektante novjaran donacaĵon por sia edzo en fino de la pasinta jaro, ŝi aĉetis "jarbestan" kalsonon. La tute kotona kalsono estas pakita en ost-forma skatoleto. Kaj sur malantaŭa flanko de la kalsono estis brodita aminda hundo kun grandaj oreloj. Sinjorino Fang diris, ke ŝia edzo tre ŝatas tiun donacaĵon, kaj li diris, ke li ne atendas, ke oni povas fabriki tiel delikatan kaj interesan subveston.

Senĉese altiĝanta entuziasmo al subvestoj de klientoj ankaŭ stimulis la entreprenojn ekspluati novajn produktojn. Respondeculo de iu subvesta entrepreno sinjoro Jiang Honglin diris, ke de la lastaj jaroj, por kontentigi bezonon, ili investas grandan sumon por ekspluati novajn produktojn ĉiujare.

"Nuntempaj virinoj pli dorlotas sin, kaj volas montri sian belecon. Tial, en la kuranta jaro, ni havas 9 seriojn de subvestoj. Estas po 5 kompletoj en ĉiuj serioj, kaj ili diversas je formoj kaj koloroj. Estas entute ĉirkaŭ 45 kompletoj."

En merkato, unu subvesto kostas de 200 ĝis 600 juanoj. Ĉe vendotablo de iu marko, nia raportisto vidis altrangan serion de mamzonoj kun manpentraĵoj, kiu kostas 999 juanojn, kaj estas vendata limigite. La vendisto diris al raportisto, ke la produktoj en diversaj prezaj niveloj estas bone vendataj, kaj la altrangaj mamzonoj estas ŝatataj de la junaj kaj modaj virinoj.

Nia raportisto intervjuis sinjorinon Liu Miao, unu el la desegnisto de tiu speco de mamzonoj kostanta 999 juanojn. Ŝiaj verkoj estas ĉefe en nigra koloro. Ŝi diris, ke nigro estas eterna moda koloro, tial ŝi ŝatas esprimi la eternan elegantecon de ĉinaj virinoj per nigra koloro. Ŝi diris:

"Mi reliefigis detalojn de la mamzonoj desegnitaj de mi per mana teksado, ĉar mi pensas, ke mana teksado estos moda tendenco de subvesto. Krome mi uzas peonion por reliefigi florojn. Tio estas brodaĵa brodero kun nigra gazo. Tiel, ĝi havas artan internon, kaj povas montri la elegantecon kaj fluecon de virinoj."

Liu Miao diplomiĝis de iu Fasona Instituto en la norda parto de Ĉinio. Ĉar la merkato de subvestoj estas tre varma de la lastaj jaroj, tial ĉirkaŭ triono de ŝiaj kunklasaj studentoj sin dediĉas al desegnado de subvestoj.