• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-15 07:31:48    
Kial Bush subite faris viziton al Irako

cri

La 13-an de junio, usona prezidento Bush atingis Bagdadon kaj faris neniam deklaritan viziton al Irako. Tio ja estas la dua vizito de Bush al Irako post iraka milito en 2003 kaj samtempe estas la unua vizito de li al Irako post establiĝo de iraka nova registaro en la pasinta monato.

En la subita vizito, Bush faris interparolon kun iraka ĉefministro Nuri Al-Maliki kaj faris parolon al usona armeo en Irako. Li apelaciis, ke la iraka publiko solidaru ĉe la nova registaro kun Nuri Al-Maliki kiel ĉefministro kaj klopodu por fini perfortajn konfliktojn. Li esprimis, ke Usono laŭeble helpos la irakan novan registaron akiri sukceson.

Laŭ raporto, Bush planis faris videan interparolon kun Nuri Al-Maliki, tamen poste subite ŝanĝis planon kaj decidis persone intervidiĝi kun Nuri Al-Maliki en Bagdado.

Analizistoj opinias, ke subita vizito de Bush al Irako estas el subaj konsideroj.

Unue, li volis esprimi subtenon al la registaro de Nuri Al-Maliki. Nuri Al-Maliki estas kandidato de iraka ĉefministro subtenata de Usono. En samtaga intervidiĝo kun Nuri Al-Maliki, Bush deklaris, ke li havas profundan impreson pri organizado de kabineto de Nuri Al-Maliki. Usono tenos vortojn kaj plenumos promeson pri iraka rekonstruado.

Due, por altigi popolan subtenan proporcion kaj por parlamenta elekto de Respublika Partio en la fino de la kuranta jaro. De lasta periodo, politiko de Bush al Irako estas vaste pridubata de enlanda popolo. Laŭ la plej nova enketo de AP-IPSOS, 59% de usonanoj opinias, ke la iraka milito lanĉita de Usono estas eraro; 54% opinias, ke Irako estas batalkampo sen venko kaj estas neeble establi stabilan kaj demokratian registaron en Irako. Ĉiuj klopodoj fare de Usono estos vanaj. Ĝuste pro tio, popola subtena proporcio de registaro de Bush senĉese malaltiĝas. Antaŭ ol Abu Musab Al-Zarqawi, ĉefo de organizo Al-Qaeda, estis pafmortigita, la proporcio eĉ atingis nur 33%, historie la plej malalta. Nur post kiam Abu Musab Al-Zarqawi estis pafmortigita, la proporcio de subteno al politiko pri Irako altiĝis ĝis 35%. Laŭ la plej nova telefona opinisondado, subtena proporcio de la publiko al Bush iomete pliiĝis. La subita vizito de Bush en nuna tempo celas pluapaŝe akiri subtenon de enlanda publiko kaj favori al elekto de Respublika Partio.

Krome, Bush celas montri firman volon de Usono pri solvo de la iraka problemo al aliancaj landoj. Post establiĝo de iraka nova registaro, intersektaj konfliktoj ankoraŭ estas senĉesaj, atakoj celantaj al alianca armeo pliiĝas kaj aldone de enlanda popola subpremo, nemalmulte da landoj partoprenantaj en alianca armeo en Irako volas retiriĝi. La 7-an de junio, Massimo D'Alema, itala ministro pri eksteraj aferoj, esprimis, ke Italio malpliigos nombron de soldatoj en Irako ekde la sama monato kaj retiros ĉiujn trupojn antaŭ la fino de la kuranta jaro. La 13-an de junio, farante parolon al usona armeo en Irako, Bush emfazis, ke lia subita vizito al Irako montras promeson de Usono pri establiĝo de libera Irako kaj Usono ne forlasos Irakon.

Tamen, analizistoj montras, ke ĉifoja subita vizito de Bush al Irako pli multe estas supraĵa kaj politiko de Usono al Irako ne havas esencan ŝanĝiĝon. Krome, sekureca situacio de Irako ne pliboniĝis pro pafmortigo de Abu Musab Al-Zarqawi.

Sekve de paso de tempo, se sekureca situacio en Irako plue malboniĝus kaj politika situacio ankoraŭ estus ĝenata de ĉasado de intersektaj interesoj, politiko de Bush al Irako eble perdus subtenon en Usono kaj en la internacia socio.