• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-15 07:38:40    
Novelistiĝo de Laboristo

CRI

"La 1-a, kiu sin anoncis al mi en la kapo, estas Ji Shen. Mi konis 11-agradan kadron kiu, en la 'granda kultura revolucio, tre bone naĝis tien kaj ĉi tien, pelis urbajn lernantojn en la kamparon, sed la falo de la '4-persona kliko' neniom lin ĝenis, li restis same 'bonodora'. Mi konis ankaǔ prezidanton de revolucia komitato en iu fabriko, en la fino de 1977 li lanĉis grandan kampanjon por intensive plenumi taskon, pro kio li fariĝis heroo kaj estis promociata, sed li kaǔzis per ĉio preskaǔan bankroton de la fabriko – en la sekva jaro laboristoj tagnokte okupis sin per remuntado de ĉiuj produktoj plenumitaj en tiu intensiva kampanjo. Mi jam konis ankaǔ 19-agradan kadron kiu estis nomumita kiel sekretario de partia komitato en milpersona fabriko pro tio, ke en kadra lernejo li iom zorgis veteranojn. Ankoraǔ iujn aliajn kiuj, kune kun la 3 menciitaj, formis en mia kapo, jen klare, jen svage, grandan araneaĵon, kaj subite mi trafis figure klaran araneegon – jen Ji Shen, kiu iĝis ĝena forto en la procezo de la 4 modernigoj. La 2-a, kiu venis sin anonci, estas Shi Gan. Foje iu laboristo en konstruejo de nia fabriko kriis pro io kaj falis de sur skafaldo, kaj la sola damaĝo estis, ke li perdis duonon de la lango – la falo vundis nek liajn piedojn nek la manojn nek la kapon nek la korpon, nur la langon, kio profunde min impresis. Sekretario de buroa partikomitato partoprenis 40 jarojn en la revolucio. Li mem resumis, ke en la 1-a deko da jaroj lia sango boladis por la revolucio kaj li ĉiam pretis oferi la vivon; en la 2-a deko li tre abomenis salajran sistemon; en la 3-a, baraktante en politikaj bataloj, li ellernis ne direktadon de industria produktado, sed ion alian, tiam aǔto por li pli kaj pli malgrandiĝis, dum lia apartamento fariĝis pli kaj pli vasta; en la lasta jardeko, li deprimiĝis kaj perdis revolucian varmecon. Mi trovis ideologian vejnaron kaj karakteron de Shi Gan en tiu ĉi sekretario. Subite mi rememoris ies diron, "La lango estas superflua karno", mi do enŝovis la akcidenton pri la langa duoniĝo en la novelon por esprimi tion, ke al Shi Gan mankas kaj fido kaj strebemo. La 3-a, kiu sin anoncis kaj konsumis plej grandan parton de mia energio, estas Qiao Guangpu, kiu enkorpigas mian fidon al la socalisma modernigo. Tamen mankis prototipo. Mi do kolektis ĉiujn materialojn dise manifestitajn de pli ol 10 fabrikestroj. Mi profunde konsciis devosenton kaj respondecemon de kompartiano, vidigitan ĉe Qiao Guangpu. Li fariĝis ĉefheroo. Tamen mi ne forgesis, ke li devas esti ankaǔ homo, kiel la ordinaraj kiuj bezonas ion kaj fizike kaj fiziologie. Emerĝis do la amo inter li kaj Tong Zhen..."

Kara retumanto, ĵus vi legis resuman tradukon de artikolo de Jiang Zilong pri verkado de novelo titolita "Pri Enoficiĝo de Fabrikestro Qiao". Jiang Zilong naskiĝis en la gubernio Cangxian de la provinco Hebei, 1941. Post diplomiĝo el mezlernejo li fariĝis metilernanto de mekanika fabriko en la municipo Tianjin. En 1960 li armeaniĝis kaj servis kiel grafikisto en iu mararmea departemento. Post 5 jaroj li revenis al la fabriko kaj laboris komence en forĝejo, poste kiel fabrika sekretario kaj laboreja direktoro. En 1979 li publikigis la supre menciitan novelon, kiu samjare gajnigis al li tutlandan premion de eminentaj noveloj. En la postaj jaroj aperis "Novjara Saluto", "Ruĝo, Oranĝkoloro, Flavo, Verdo, Nigro, Bluo kaj Purpuro", "Simfonio el Poto, Bovlo, Ĉerpilo kaj Kulero", "Yan-Zhao-tragedio" kaj "Misigo", sufiĉe influaj.