• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-15 17:36:40    
Sendito de skulptado por Olimpiaj Ludoj sinjoro Yuan Xikun (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en urboj, kiuj gastigis Olimpiajn Ludojn, troviĝas "heredaĵoj de Olimpiko", t.e skulptaĵoj. Pekino, kiel gastiganta urbo de 2008ajara Olimpiaj Ludoj, elspezas grandan klopodon en tio. Nun vigle funkcias "konkurso por kolekti projekton de skulptaĵoj de pejzaĝoj por pekinaj 2008ajaraj Olimpiaj Ludoj". Nun ni konigas al vi direktoron de organiza komitato de la konkurso, ĉinan faman pentriston kaj skulptiston, profesoron Yuan Xikun.

Malsame ol ĉinaj aliaj pentristoj, profesoro Yuan Xikun havas alian karakterizon, t.e. li estas honore titolita kiel "portreta diplomatia sendito". En la lastaj dekkelkaj jaroj, li sinsekve kreis portreton por 152 internaciaj politikaj gravuloj kaj gajnis ilian laŭdon, inter ili troviĝas ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan, eksa prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Samaranch, eksa prezidento de Sud-Afriko Nelson Rolihlahla Mandela, rusa eksa prezidento Boris Nikolayevich Yeltsin, malajzia eksa ĉefministro Datuk Seri Mahathir Bin Mohamad, usona eksa ŝtata sekretario Henry Alfred Kissinger. Cetere profesoro Yuan ankaŭ laŭinvite faris skulpton por pli ol 50 mondaj famaj historiaj personoj kaj estis honore titolita kiel "portreta sendito de ebeno ĝis stereo". Liaj skulptaĵoj estas laŭdataj de internaciaj amikoj kaj gajnis premiojn donitajn de dekoj da landoj.

Akceptante intervjuon profesoro Yuan Xikun diris, ke en la jaro 1991, li komencis pentradon kaj skulptadon respektive por internaciaj politikaj gravuloj kaj historiaj famuloj. Li estas plena de patoso en arta kreado kaj esperas, ke liaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj povos doni al homoj ĝuon de beleco kaj havigi al homoj ŝancon koni kulturan fonan scion malantaŭ tiuj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. Li diris:

"Kial mi tiel agas, ĉar en la parko Chaoyang ekster Jintai-a Arta Halo, eksponiĝas kelkaj miaj skulptaĵoj pri gravuloj, mi vidis, ke pluraj infanĝardenaj instruistoj gvidas infanojn apreci tiujn skulptaĵojn kaj helpas ilin koni grandajn meritojn de tiuj gravuloj. Laŭ mi, la instruado kaj konigo ludas gravan rolon por harmonio de la tergloba vilaĝo kaj per tio infanoj povas pliigi sian scion."

La parko Chaoyang menciita de profesoro Yuan estas granda moderna kaj sinteza parko koncentranta kulturan kaj amuzan funkciojn kaj situas en prospere komercanta parto de Pekino. Jintai-a Arta Halo estas en la kvieta parko. Ĉirkaŭ la arta halo, estas lago, arboj kaj floroj, harmonie kunekzistantaj kun modernaj konstruoj. Pluraj skulptaĵoj de profesoro Yuan estas eksponataj en la parko kaj alportas kulturan etoson al la parko.