• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-16 07:44:23    
Zhu Ping: Ĉu Vi Povas Rifuzi Ĝojon?

CRI

"Mi volas resti ĉi tie. Mi amas ĉi-tieajn paron kaj paron da purecaj okuloj kaj rigardojn, kiuj bezonas min. Plaĉas al mi ĉi-tiea freŝa aero, kvazaǔ veninta de alia planedo, ankaǔ belaj sonoj de tio, ke vento tiklas bambuojn. Tiom pli mi ŝatas ĉi-tieajn popol-etoson, simplan kaj modestan, kaj la korojn varmajn, honestajn kaj altruismajn."

La supraj vortoj legiĝas en letero de mia amikino, kiu skribis la leteron ne en 5-stela hotelo, sed en ĉambreto de elementa lernejo situanta sur malproksima monto. Antaǔe ŝi estis "blankakolumulino" kun pli ol 10 mil juanoj da monata salajro. Iun tagon ŝi tediĝis kaj faris vojaĝadon al Eǔropo. Reveninte ŝi sin direktis al tiu lernejo kaj fariĝis ĝia instruistino malmulte salajrata.

Ŝin alvokas plezuro kaj anima puro el montanoj kiuj, ne riĉaj, tamen gajplenaj kaj ne havantaj katenon kaj remparon en ideologio, eklaboras ĉe la sunleviĝo kaj ripozas post la sunsubiro, ĉiam respektante kulturitajn homojn. Restas do mia amikino kiun ili titolas Majstrino – titolo ekstreme solida, ore brila kaj entenanta esperon, modeston kaj estimon.

Informite pri ŝia afero, amaskomunikiloj intencas fari tipon kaj modelon el ŝi, sed ŝi ridete rifuzas, dirante, "Mi mem elektis ĉi tian vivmanieron. Temas do ne pri ia nobleco, sed pri mia inklino. Ĉu vi volas esti homo rifuzanta ĝojon?" Efektive, ĉasante nek ion eksterordinaran nek noblon, ŝi akiras ĝojon kaj trankvilon.

Ĝojo estas speco de digno kaj strikte ligatas kun libero kaj sendependeco.

Mia pli juna kuzino manie amas pentradon, tial ŝi decidis preni ĝin kiel profesion. Ŝi, ege saĝa, tute povis varbiĝi en faman universitaton, tamen ŝi elektis belartan kolegion. Ĉi tio levis ondegojn en la familio. La gepatroj, jam larmoplenaj, faradis persvadojn kaj konvinkojn, dum ŝi trankvile aǔskultis. Fine, "Mi ja tute komprenas ne nur ĉion de vi ambaǔ klarigitan, sed ankaǔ viajn koron kaj amon. Sed, pardonon, ĉar mi devas firme teni mian decidon kiu kondukos min al ĝojo!"

Miaj geonkloj, intelektuloj el la 70-aj jaroj, ne obstinis plu, sed estimis ŝian elekton. Diplomite mia kuzino engaĝiĝis en iu kompanio kiel projektistino, alte salajrata. Sed, kiam la gepatroj antaǔvidis brilan perspektivon, ŝi rezignis la grasan okupon kaj entreprenis butikon por vendi florojn kaj artaĵojn. Miaj onklino kaj onklo preskaǔ mortis de kolero. Ambaǔ invitis pliaĝajn parencojn kaj amikojn, ke ili alterne ataku ŝin per propraj rezonado kaj argumentado. Kio fine? Unufraza respondo: "Ne sentante ĝojon en tiu granda kompanio, mi devas serĉi ĝojon."

Serĉi gojon? Tion la maljuna generacio ne komprenas. Poste prosperis la butiko. Post emeritiĝo, ŝiaj gepatroj ne nur ellernis koncernan metion, sed ankaǔ trovis sian ĝojon. Kaj ili ofte vojaĝis kun la filino al pitoreskejoj.

Ĝoja homo certe estas bonkora, kaj sole bona animo puras kaj povas percepti rideton de floroj; ĝoja homo certe ne avidemas, sed rigardas spiritan bezonon pli grava ol la materia. Ni do, elsakiginte vantajn dezirojn, renkontu ĝojon per pura kaj bona koro!