• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-16 09:35:14    
La 16-a Internacia Esperanto-Kongreso

cri
Jene estas artikolo el pollanda esperantisto Andrzej Grzebowski pri la 16-a Internacia Esperanto-Kongreso. Jen la detalo:

De la 15-a de majo ĝis la 5-a de junio en Ĉinio okazis la 16-a Internacia Esperanto-Kongreso, kiu celas promocii Esperanto-turismon en la centro de la ŝtato. Ni komencis per vizitado de Granda Muro, Dektri Maŭzoleoj de Ming-dinastio, Imperiestra Palaco, Ĉielaltaro kaj eĉ de la dinamika preparado por 2008 Olimpiaj Ludoj en Pekino.

Krome, ni vizitis du altlernejojn en Pekino, kie Roman Dobrzynski el Pollando instruas Esperanton tri monatojn por prepari 80 gestudentojn al la studado en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz por studjaro 2006/2007. Ni kontaktis entute 9 altlernejojn en Ĉinio, kies gestudentoj interesiĝas pri studado en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj klerigejo de Akademio Internacia de Sciencoj en Bydgoszcz. Ni subskribis kontraktojn kun 2 novaj altlernejoj el Wuhan, kies delegacio ĵus vizitis Internacian Studumon pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz por vidi studad-kondiĉojn.

Post tio, ni faris viziton al Jinan, ĉefurbo de Shandong-provinco de Ĉinio, kie ni renkontiĝis kun estraranoj de Shandong-a Esperanto-Asocio. Ni per trajno iris al belega Qingdao, kie ni ĝuis Flavan Maron kaj faman Tsingdao-bieron. Ni poste per nokta buso kun kuŝlokoj vojaĝis al Hefei, kei atendis nin vizitado de la urbo kun fama muzeo de Bohun, la plej justa homo de Ĉinio kaj akcepto ĉe Liu Jianguo, bona organizanto de nia 16-a Internacia Esperanto-Kongreso. Sekvis vojaĝo al belega urbo Nankino kun vizitoj al Muzeo de Masakro kaj Konfucea Templo.

Poste ni buse atingis Suzhou, ĉefurbon de silko kaj "Venecion de Oriento". Tie s-ino Wang Xue ĉiam sperte nin gvidis per Esperanto. Kaj ni daŭrigis nian vojaĝon al Ŝanhajo, kies lumoj kaj ĉiel-skrapantoj precipe ĉe Huangpu-rivero estas nun pli multe grandiozaj eĉ ol tiuj de Nov-Jorko. Post tio, parto flugis al Pollando kaj ni komencis la duan etapon, trajnvojaĝante 25 horojn al Kantono, kiu pluve nin akceptis. Tamen renkonto kun kantonaj esperantistoj ege nin ĝojigis. Kiam ni buse aitngis Guilin, la plej belan urbon de la mondo, ĝi impresis nin per flosado laŭ 83-kilometra Lijiang-rivero. Ege kortuŝis nin bonega gvidado kaj akcepto ĉe Esperanto-poeto Liu Jixin kun lia edzino. Per nokta buso kun kuŝlokoj tra bonegaj aŭtovojoj, kiel ĉie en Ĉinio, ni post 20 horoj atingis Hainan, insul-provincon de Ĉinio. Ĝuste en Sanya, urbo de Hainan kie en la pasinta jaro okazis elekto de "Fraŭlino de la mondo". Krom miloj da ĉinoj, ankaŭ multaj rusaj grupoj ĉefe el Siberio venas tien.

Post vojaĝo al Haikou, Shenzhen kaj Hongkong, ni fine flugis al Pollando.

La vojaĝo estas tiel bone preparita de ĉina esperantisto Liu Jianguo, ke kelkaj el niaj vojaĝantoj aliĝis al sekvontaj vojaĝoj laŭ linio "Ĉinio-Nepalo-Hindio" ekde oktobro.