• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-16 15:17:59    
Taiwan-a skulptisto Zhu Ming

cri

Karaj retlegantoj, antaŭ nelonge taiwan-a fama skulptisto Zhu Ming okazigis ekspozicion de siaj skulptaĵoj en Ĉina Piktura Muzeo. En internacia skulptada rondo, sinjoro Zhu Ming estas honore titolita kiel unu el plej eminentaj nuntempaj skulptistoj kun ĉina identeco. Tio estas la unua fojo, ke li okazigis ekspozicion en Pekino. La ekspozicio altiras al si varman atenton de belarta rondo de la ĉeftero kaj aprecantoj. En la hodiaŭa programereto, ni kune babilu pri skulptarto de sinjoro Zhu Ming.

Ĉifoje sinjoro Zhu Ming eksponas siajn plej famajn skulptaĵojn---pli ol 60 skulptaĵoj kun temo de Taiji.

Kvankam tio estas la unua fojo, ke li okazigis ekspozicion en ĉeftero, tamen lia nomo estas konata en belarta rondo de la ĉeftero antaŭe. Estro de Ĉina Piktura Muzeo sinjoro Fan Di'an diris:

"Antaŭ 10 jaroj, mi havis deziron inviti sinjoron Zhu Ming al la ĉeftero. Ĉar li estas artmajstro, kiu faris distingiĝan kontribuon kaj kies skulptarto kombinas unikan modernan stilon kun orienta kultura enhavo. Eksponataj skulptaĵoj estas plej gravaj skulptaĵoj kreitaj de sinjoro Zhu Ming, ĉar tiuj kreaĵoj ne nur havas okcidentan skulptadan lingvon, kiaj muldado, strukturo kaj volumeno, sed ankaŭ spegulas unikan kreadan stilon de sinjoro Zhu Ming, t.e. ekspliki signifon per formo."

En ronda halo de Ĉina Piktura Muzeo, raportisto aprecis skulptaĵojn de sinjoro Zhu Ming kun temo de Taiji. Tiuj skulptaĵoj prenis lignon, ŝtonon aŭ bronzon kiel materialojn kaj per dura muldado kreis homan figuron simplan, modestan kaj abstraktan. Kompreneble estas bronzaj skulptaĵoj kun formo de arkaĵo kreitaj en 2000, kiuj havas plej grandan skuan forton. Tiuj skulptaĵoj troigas kaj aliformigas homformon al arkaĵoj kaj donas al homoj grandan imagan spacon…

Taiji estas teorio en ĉina tradicia kulturo kaj per ĝi ĉinaj antikvuloj faris eksplikon pri origino de universo kaj vivdaŭrado. Kaj Taijiquan—ĉina antikva lukto kun funkcio de sanigo kaj bato devenis de la teorio. Parolante pri kreado de tiuj skulptaĵoj kun temo de Taiji, sinjoro Zhu Ming diris, ke tio devenas de lia ekzercado per Taijiquan en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, laŭ propono de lia instruisto Yang Yingfeng. Li diris:

"Instruisto Yang proponis, ke mi min ekzercu per Taijiquan, ĉar mi estas malgrasa kaj malgranda kaj ekzerco per Taijiquan faciligas al mi havi fortikan korpon. Post ellerno de Taijiquan, ĝi fariĝis nemankigebla parto en mia vivo. Mi komprenas ĝiajn silenton kaj movadon, kompare kun forto emfazata en aliaj luktoj, enhavo kaj spirito estas ĝia ĉeftemo, tial ju pli multas mia kompreno, des pli fortas volo fari skulptadon."

Tiel Taiji la kompleksa kaj profunda antikva filozofia teorio estas manifestata per moderna arta lingvo de Zhu Ming. En la lastaj 20 jaroj, skulptaĵoj kun temo Taiji eksponiĝis en Belgio, Britio, Filipinoj, Francio, Japanio, Luksemburgio, Singapuro kaj Tajlando kaj kaj famiĝas tra la tuta terglobo.