• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-16 16:27:18    
Por pli bone servi al handikapuloj

cri
En iu paŝtista hejmo Miao eksciis ke la paŝtisto kaj lia edzino estas kriplaj je membro kaj ilia infano suferas de parol-perturbo, do ŝi proponis ke ili akceptu sanstatan ekzamenon en la kuraca centro de la urbeto pri ekspertizado de handikapuloj.

La centro sin trovas en la urbeto Shaliuhe de la gubernio. Lastatempe tie estas homplene. La nekonstatitaj handikapuloj loĝantaj en la ĉirkaŭaj lokoj svarmas tien por akcepti ekspertizon pri kripleco. La ĉefo de la centro sinjoro Wang Husheng informis nian raportiston ke en la centro laboras li kaj aliaj sep kuracistoj el la fakoj de vidpovo, aŭdpovo, parolpovo, membra funkcio, intelekto kaj spirito. La Ĉina Federacio de Handikapuloj liveris al la centro kuracajn instalaĵojn.

Sinjoro Wang konigis ke lastatempe ĉiutage alvenis dekoj da ekspertizotaj handikapuloj. Por tiuj, kiuj iras malfacile, la kuracistoj portas ekzamenajn instrumentojn al ilia hejmo por fari ekspertizon.

Sinjoro Wang informis nian raportiston ke nun la handikapuloj ĝuas favorajn politikojn de la registaro. Ili ricevas subvencion en kuracado. Ĉiujare la registaro asignas monon por fari operacion al malriĉaj kataraktuloj kaj doni miman kulturadon al surdmutuloj. Dank' al moderna kuracado nemalmultaj handikapuloj laŭpaŝe akiris konvaleskon kaj povas sin vivteni.

En intervjuado nia raportisto komprenis ke ĉifoja specimena esplorado ja estas la procezo por helpi kaj servi al handikapuloj. Ekzemple en la 12 provincoj, municipo kaj aŭtonomaj regionoj de la okcidenta landparto kun nesufiĉe evolua ekonomio, la handikapuloj konstatitaj en la esplorado, ricevis vivnecesaĵojn kiaj vatita litkovrilo,littuko kaj tualettuko.

Ĝis la meza tagdeko de majo, la dua specimena esplorado pri handikapuloj jam plenumis 70% - 80% de ĉeloka esplorado.

Diverslokaj handikapuloj aplaŭdas tiun esploradon. 63-jara sinjoro Lai Jingqiang, handikapulo vivanta en Pekino, emociite diris al nia raportisto:

"Ĉifoja esplorado de la registaro celas koni nian vivon kaj ellabori koncernajn politikojn por nin helpi. Tio certe favoros al pluapaŝa plibonigo de nia vivo kaj ebligos al ni vivi pli kaj pli bone."

Vicĉefo de la oficejo de la dua specimena esplorado de Ĉinio pri handikapuloj sinjoro Chen Xinmin diris al nia raportisto ke la kuranta esplorado multe progresas ol la unua esplorado antaŭ 19 jaroj. Pli bonaj estas la organizado de la esplorado kaj kulturado al esplorantoj, avantaĝaj estas la ekspertizaj rimedoj kaj la normoj estas pli konformaj al la internaciaj normoj. Li diris:

"Ni raportis tion al la Monda Organizo pri Sano. La lasta alte taksis la ĉinajn normojn pri kripleco, kaj opinias ke tiuj normoj kaj konformas al la reguloj de la organizo kaj posedas ĉinajn karakterojn. Ĝis nun la normoj estas glate plenumitaj en la esplorado."

Sinjoro Chen diris ke la esplora tabelo enhavas la postulojn de la handikapuloj pri konvalesko, vivo, geedzeco, obstaklo-senigo kaj similaj, kaj la esploritaj donitaĵoj utilos al la registaro preni efikajn rimedojn por liveri pli bonajn servon kaj helpon al handikapuloj.