• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-20 16:45:26    
Multaj raraĵoj en Halo de Kuriozaĵoj

cri
Ni montru alian raraĵon el la eksponaĵoj de Halo de Kuriozaĵoj de Imperiestra Palaco: Tri ĉene interligataj sigeliloj el ŝtono Tianhuang. Tianhuang estas ŝtono produktita en la provinco Fujian, orienta Ĉinio. En la ĉina antikveco popularis diro: "Unu taelo de Tianhuang kostas je tri taeloj de oro." Eĉ nuntempe, tia ŝtono ankoraŭ estas multekosta, kaj ĉiu gramo kostas je dek mil juanoj. La menciitaj tri sigeliloj kaj la ĉeno interliganta ilin estis skulptitaj per unu plena peco de la ŝtono Tianhuang. Estus imageble, kiom granda peco de la ŝtono oni uzis, kaj kiom malfacila estis la skulptado. Laŭ historia noto, la sigeliloj apartenis al imperiestro Gaozong de Qing-dinastio kaj tre plaĉis al la imperiestro siatempe. Poste la sigeliloj estis konservataj de posteuloj de la imperiestro. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, la lasta imperiestro de Qing-dinastio Puyi kontribuis tiujn sigelilojn al la popola registaro.

En la Halo de Kuriozaĵoj troviĝas ankaŭ la granda kvanto da eksponaĵoj koncernantaj al virinoj de imperiestroj de Qing-dinastio. Videblas ekzemple eĉ la geedziĝa atestilo donacita de imperiestro al siaj virinoj. Vidiĝas ankaŭ iliaj ornamaĵoj, inkluzive de la plej grandaj safiro kaj perlo rezervataj en Imperiestra Palaco, diamanta ringo peza je dekkelkaj karatoj, krono de imperiestra edzino de Ming-dinastio, ornamita per diverskoloraj gemoj kaj alcionaj plumoj. Ĉiu juvelo ĉi tie eksponata estas simbolo de la alta statuso. Laŭdire, la orelringo kun tri perloj apartenis nur al imperiestra edzino, sed ordinaraj kromedzinoj de imperiestro estis permesataj porti nur la orelringon kun unu perlo.

En tereno de la Halo de Kuriozaĵoj ekzistas grava konstruo nomata Leshoutang, kie rezidadis siatempe la fama imperiestra patrino Cixi en sia maljuneco. Nun en tiu konstruo troviĝas grandaj eksponaĵoj, inkluzive de la plej granda jada skulptaĵo de Imperiestra Palaco. Kun la titolo "Jadaĵo pri Akvo-jungado fare de Reĝo Yu", la skulptaĵo altas je 2 metroj, pezas je 5 tunoj kaj aĝas je pli ol 200 jaroj. S-ino Sun Liqiu, volontula klarigisto de la Halo de Kuriozaĵoj, diris, ke la jada ŝtono uzita por tiu skulptaĵo devenis de la monto Mileta de Xinjiang, nordokcidenta Ĉinio. Unue la jada ŝtono estis transportita el Xinjiang al Pekino, poste el Pekino al la ĉina suda urbo Yangzhou kun avangarda jado-skulpta teknologio, fine la finskulptita jadaĵo estis resendita al Pekino. La tuta procezo daŭris dek jarojn, kaj la konsumitaj homforto kaj mono estis nekalkuleblaj. S-ino Sun Liqiu diris:

"Laŭdire, dum transportado de la jada ŝtono, oni fosis puton en ĉiu distanco de 1,5 kilometro, kaj vintre oni transportis la ŝtonon sur la glacio frostiĝinta el puta akvo, kiun oni elĉerpis el la putoj kaj verŝis sur la transportan vojon. Tri jarojn poste, la ŝtono finfine atingis la ĉefurbon Pekino. Vidinte tiel grandpecan jadon, imperiestro Gaozong estis ege ĝoja, kaj ordonis fari el ĝi skulptaĵon pri akvo-jungado fare de Reĝo Yu. Poste metiistoj de la urbo Yangzhou, kiuj ricevis la taskon, ŝvitegis super la skulptado dum ses jaroj, kaj finfine plenumis tiun faman jadan skulptaĵon."

Nun tiu grandioza jadaĵo ravis ĉiun rigardanton. S-ro Travis Farnsworth el Usono diris, ke tiu jadaĵo estas aparte plaĉa al li. Li diris:

"Tiu antikva skulptaĵo kun komplika arta teknologio estas tre interesa. Mi ŝatas ĝin, ĝia gravuro estas tre delikata kaj emfazas detalojn, ankaŭ ĝia strukturo estas tre bona."