• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-20 18:48:12    
Arta grupo "Kanto de Vivo" --- Ĉina unua kancerula arta grupo

cri

Longatempe kancero ĉiam alportas al la homoj pezan nigran premon per alta mortokvanto. Laŭ statistiko de la Monda Organizo pri Sano, en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, en la mondo preskaŭ 7 milionoj da homoj malsaniĝis je kancero ĉiujare kaj preskaŭ 5 milionoj mortis ĉiujare. En la 90-aj jaroj, tiu cifero kreskis al 10 milionoj kaj ĉiujare preskaŭ 7 milionoj da homoj mortis pro kancero. Minaco de kancero al la mondo pli kaj pli serioziĝas. Laŭ enketo fare de ĉina tutlanda esplora oficejo pri preventado kaj kuracado de ŝvelaĵo en la 90-aj jaroj, ĉiujare en Ĉinio preskaŭ unu miliono kaj 600 miloj da homoj malsaniĝis je kancero kaj unu miliono kaj 300 miloj mortis. La arta grupo "Kanto de Vivo" fondiĝis ĝuste sub tia streĉa minaco al la vivo. Profesoro Jiang Zhenhua estas iniciatinto de la arta grupo, li diris al raportisto:

"La homoj ĉiam opinias, ke kancero egalas al morto, kancero estas nekuracebla malsano. En la socio eĉ populariĝas tia aserto: "Inter 10 kanceruloj, 9 mortis kaj la lasta estas misdiagnozita." El tio ni povas vidi timon de la homoj al tia malsano. Tamen ni opinias, ke kancero ne estas nekuracebla, ni venkos la kanceron kun plej granda decidemo, nia arta grupo fondiĝis ĝuste sub tia gvidpenso."

Ĉiuj membroj de la arta grupo estas kanceruloj, tamen estro de la arta grupo, profesoro Jiang Zhenhua estas sanulo, kiu "spertis" kanceron. Li havas dramigan rakonton kun fondiĝo de la arta grupo "Kanto de Vivo". Li diris al ni:

"En 1995, mi estis diagnozita malsaniĝi je dika-intesta kancero, tiel mi estis invitita al la Asocio de Kancera Resaniĝo de la urbo Wuhan. Tiutempe mi establis la artan grupon 'Kanto de Vivo'. Poste mi faris fortranĉan operacion de parta dika intesto, kaj la kundiagnozo post operacio montris, ke mia malsano ne estas kancero. Tamen mi ja ne povas forlasi tiujn novajn amikojn – kancerulojn. Ĉar mi malsaniĝis je 'kancero', do mi ege sciis penigecon de kanceruloj por vivi, ili devas ne nur toleri doloron de malsano, sed ankaŭ fronti al nekompreno de la socio, tiel mi elektis batali kontraŭ kancero kune kun ili."

Post fondiĝo de la arta grupo "Kanto de Vivo", ĝi laŭde kantas la vivon per ĥoraĵo, danco, Pekina Opero, solkanto, vesta prezento, gimnastiko kaj diversformaj programeroj. Multaj artistoj estis kortuŝitaj de ilia spirito kaj donis varman subtenon al ili, ĉina fama muzikistino Shalai verkis melodion por la kanto "Kanzono pri Batalo kontraŭ Kancero"… post 10 jaroj, prezentado de la kanceruloj kantis la plej fortan noton de la vivo per forta viveco kaj aparta arta ĉarmo --- kancero absolute ne egalas al morto.

"Kanto de vivo signifas kanti per la vivo, vizaĝi al morto per rideto. Fronte al nekuracebla malsano, venku nin mem kaj venku la mortdion."

Tio estas difino fare de estro Jiang Zhenhua al la nomo de la arta grupo. En tiu speciala familio, arto ne estas ununura strebo, la arta grupo ne nur partoprenas en diversaj prezentoj, sed ankaŭ esploras pri resaniĝo kaj psikologia kuracado.

"Ni opinias, ke la kancerulo unue devas esti optimisma, malestimi la kanceron kaj samtempe atenti kuracadon. La arta grupo ne nur organizas membrojn kanti kaj danci kaj teni optimismon, sed ankaŭ alte atentas sciencan kuracadon. Ni engaĝis kvar specialistojn pri ŝvelaĵo kiel konsilantoj, kiuj senpage faras konsilon por membroj de la arta grupo kaj okazigas prelegon pri tumora resaniĝo; ni ankaŭ organizas membrojn interŝanĝi spertojn kaj aktive interflui kun alilandaj resaniĝaj artaj organizoj per interreto, tiel formiĝis ĝoja familia etoso de arto, resaniĝo kaj psikologia kuracado."

1  2