• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-20 19:55:34    
Chen Yan---Mondo ĉe Oreloj

cri

Komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio enkondukis plej progresintan piano-regordan teknikon kaj Chen Yan elektis kurson de piano-agordo kiam ŝi lernis en pekina blindula lernejo. La proceso peti instruadon estas ege peniga por Chen Yan. Ŝi diris:

"Komence mi pensis, ke lerno de piana agordo estas ege facila same kiel ludo de piano, ekster mia pensado, piano havas pli ol 8 000 pecojn, necesas koni ilian lokon, koni malmunton kaj plej grave estas, ke se mankas peco, mi devas mem fari ĝin. La plej malfacila kurso por ni estas metiarta kurso, en kiu ni faras ĉarpentadon. Ni devas per martelo frapi najlon en lignon kaj poste eltiri la najlon por meti ŝraŭbon. Pro tio, miaj manoj ofte estis pikataj."

Estas eĉ malfacile por ordinaraj homoj klare koni pli ol 8 000 pecojn de piano, tamen farante ĉian aferon, Chen Yan ne konsideras, ke ŝi estas blindulino kaj ne maltrankviliĝas, ke ŝi estas malpli kapabla ol aliaj. En ĉiu tago, ŝi donis 14-15 horojn por sin ekzerci en piano-agordo. Dank' al karaktero de memfideco kaj neŝancelebleco, Chen Yan finfine sukcesis en piana agordo.

Estante 22-jara, Chen Yan diplomiĝis el la unua blindula piano-agorda kurso. Tamen ŝi suferis kruelan atakon tuj post eniro en la socion. Tiam en Ĉinio profesio pri piano-agordo de blindulo estis neakceptebla. Chen Yan petis okupiĝon en pluraj pianaj entreprenoj, tamen ĉiam estis rifuzata.

Paŝinte sur pluraj kurbaj vojoj, Chen Yan finfine havis okupiĝon. Ŝi utiligis unu monaton por klare koni vojojn de Pekino, diligente laboras kaj estas simpatia al ĉiuj klientoj. Post longtempa hardado, ŝia agorda tekniko gajnis plenan jeson. Por helpi pli multajn kriplulojn, Chen Yan funkciigis varman lineon pri piana meriarto. Chen Yan diris:

"En 1996 mi funkciigis la varman lineon, ĝi titoliĝas varma lineo por lerni pianon. Eble oni ne agnoskas blindulan piano-agordanton, tial mi utiligas miajn specialajn scion kaj kapablon por helpi aliajn. Post tempodaŭro, oni povas kompreni min. Mi funkciigas la lineon celante helpi aliajn per mia scio en mia libera tempo."

Havante stabilan vivon, Chen Yan ne forgesis homojn, kiuj havas similan sorton kun ŝi. Ŝi rigardas la helpon ege ĝojiga. En 2004, Chen Yan plenumis aŭtobiografion , ŝi volas per sia rakonto inspiri pli multajn kriplulojn. En la sama jaro, ŝi malfermis sian propran piano-agordan kompanion. Ŝi diris:

"Multaj homoj funkciigis kompanion por gajni monon, sed mi malalte atentas tion. Mi donas profiton al pianoagordantoj. Laŭdire en Eŭropo kaj Usono, blindula pianoagordo havas pli ol centjaran historion, sed en Ĉinio nur 12 jarojn, mi klopodas por plivastigi influon tra la tuta lando kaj eble post kelkdek jaroj, mia kompanio estos fama. Mia idealo estas krei markon, t.e. Chen Yan piano-agordo. Tio estas mia espero."