• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-21 14:36:57    
Persona restoracia konsumado fariĝis ĉefa forto akcelanta ĉinan restoracian industrion

cri
Persona restoracia konsumado fariĝis ĉefa forto akcelanta ĉinan restoracian industrion

La 20-an de junio, en Pekino, oficisto de la ĉina Ministerio pri Komerco Di Jiankai montris, ke la persona restoracia konsumado de ĉinaj loĝantoj jam fariĝis ĉefa forto akcelanta la ĉinan restoracian industrion.

Di Jiankai diris, la statistiaj ciferoj en iuj urboj montras, ke persona konsumado okupas ĉirkaŭ 60% de la pomalgranda venda sumo de tutlanda restoracia industrio, la ofica kaj komerca konsumado okupas 40%. La rapida disvolviĝanta restoracia industrio jam fariĝis grava forto akcelanta enlandan bezonon kaj disvastiganta konsumadon en Ĉinio.

Ĉinio daŭre stabile vastigos eksteran malfermon de financa afero

La 19-an de junio en Pekino, ĉina vicĉefministro Huang Ju esprimis, ke la ĉina registaro firme kaj senŝanceliĝe antaŭanpuŝos diversajn reformadojn en la financa kampo, kaj laŭ sia promeso ĉe aliĝo al Monda Komerca Organizo, daŭre stabile vastigos eksteran malfermon de la financa afero.

Ĉinio daŭre subtenos kaj kuraĝigos ĉinajn entreprenojn fari eksteran investadon kaj translandan funkciadon

La 20-an de junio en Pekino, ĉina ŝtatafera konsilanto Tang Jiaxuan esprimis, ke la ĉina registaro daŭre subtenos kaj kuraĝigos kvalifikitajn ĉinajn entreprenojn fari la eksteran investadon kaj translandan funkciadon.

En la sama tago inaŭguriĝis en Pekino la 4-a Monda Forumo de Ĉindevenuloj, kaj Tang Jiaxuan faris la supremenciitan esprimon en sia saluta parolo.

Li diris, ke la ĉina registaro pluapaŝe perfektigos politikojn pri imposto, financo kaj fremdvaluto, simpligos la proceduron, liveros oportunecon kaj servon, kaj donos helpojn al entreprenoj, kiuj faras investadon kaj funkciadon eksterlande. Li postulas al tiuj entreprenoj, ke ili starigu la koncepton pri reciproka utilo kaj duobla gajno, akcelu evoluadon de la loka ekonomio, observu lokajn leĝojn kaj kodojn, respektu lokajn morojn kaj kutimojn, harmonie kunekzistu al lokanoj, plenumu la socian devon kaj atentu pri media protektado.

Finkonstruiĝis Lasaa Fervoja Stacidomo

La lasta stacio de la ĉina Qinghai-Tibeta Fervojo, la Lasaa Fervoja Stacidomo, estis finkonstruita en la 20-a de junio.

La Lasaa Fervoja Stacidomo estas ne nur la plej granda stacidomo, sed ankaŭ la simbola inĝenieriaĵo de la Qinghai-Tibeta Fervojo. La stacidomo troviĝas sur la alto de pli ol 3 600 metroj super la marnivelo.

La Qinghai-Tibeta Fervojo, longa je preskaŭ 2 000 kilometroj, trairas la mondan firston, la Qinghai-Tibetan Altebenaĵon. Ĝi ekfunkcios en la 1-a de julio kurantajare.

Peticia nombro de patentoj pri invento en Ĉinio okupas 4-an lokon en mondo

Xinhua Novaĵagentejo raportis la 19-an de junio, ke laŭ informo el la ĉina Ŝtata Administracio de Intelekta Proprieto, la peticia nombro de patentoj pri invento en Ĉinio okupas la 4-an lokon en la mondo.

Laŭ raporto, en la jaro 2005, la peticia nombro de patentoj pri invento en Ĉinio jam okupas la 4-an lokon en la mondo, sed la pokapa nivelo ankoraŭ multe distancas de tiu de la evoluintaj landoj.

Statistiko el la ĉina Ŝtata Administracio de Intelekta Proprieto montras, ke la peticiataj patentoj de ĉinoj koncentriĝas en ĉina farmacio, ne-alkoholaj trinkaĵoj, manĝaĵoj kaj aliaj kampoj.

Agrikulturaj ekspluataj entreprenoj de Ĉinio estas bonvenigataj de eksteraj komercistoj

Xinhua Novaĵagentejo raportis la 19-an de junio, ke en la 17-a Harbina Internacia Ekonomia kaj Komerca Ekspozicio okazanta en la ĉina urbo Harbino, la ekspozicia delegacio de ĉinaj agrikulturaj ekspluataj entreprenoj estas atentata de eksteraj komercistoj. La totala sumo de kontraktoj kaj interkonsentoj subskribitaj de la delegacio superas 12,9 miliardojn da juanoj.

Laŭ konigo, la nomita delegacio konsistanta el agrikulturaj ekspluataj entreprenoj kaj komercaj grupoj de pli ol 20 ĉinaj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj eksponas pli ol mil specojn de produktoj el 12 kategorioj, kaj multaj el tiuj produktoj estas bonvenigataj de en- kaj ekster-landaj komercistoj.