• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-21 14:43:50    
Ĉinio elmetis 5 proponojn al estonta laboro de Homrajta Konsilio de UN

cri
Ĉina Radio Internacia! La 20-an de junio en Ĝenevo, Yang Jiechi, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, faris parolon en la unua konferenco de Homrajta Konsilio de UN. Li alte taksis establiĝon de la konsilio kaj elmetis proponojn al laboro de la konsilio. Bonvole aŭskultu raporton de Qian Weizeng, raportisto de Ĉina Radio Internacia en Svislando.

Yang Jiechi opiniis, ke okazigo de la unua konferenco de Homrajta Konsilio de UN malfermis novan paĝon de internacia homrajta kariero.

"La internacia socio neniam tiel forte konis kiel hodiaŭ, ke paco, disvolvado kaj homrajto estas bazo de kolektivaj sekureco kaj feliĉo, kiuj estas nedisigeblaj. Establiĝo de Homrajta Konsilio estas komuna elekto de la internacia socio laŭ bezono de epoko, kaj estas grava reformiĝo de homrajta mekanismo de UN. Rezolucio n. 60251 de UN donis al la konsilio pli altan statuson, pli vastan rajton kaj pli fortan agad-povon. "

Li elmetis 5 proponojn al estonta laboro de la konsilio.

"Unue, homrajta ĝuado bezonas pacan medion. La konsilio devas alte atenti plu grandskalan krudan ofendon de homaj rajtoj pro armita konflikto, kaj subteni klopodon de la internacia socio en preventado de konfliktoj, rekonstruado de paco kaj batado de diversformaj terorismoj. Ni subtenas, ke la konsilio prioritate atentas homrajtan situacion de okupata palestina teritorio kaj kiel eble plej frue realigos diversajn rajtojn de la loka popolo inkluzive de nacia memdecido. Due, homrajta ĝuado bezonas daŭrigeblan disvolvadon. La konsilio devas mobilizi, ke la internacia socio kaj diversaj organizoj de UN alprenu efikajn rimedojn, subtenu diverslandan klopodon por disvolva rajto, precipe helpu la plej subevoluantajn landojn nuligi malriĉecon kaj realigu disvolvadon de aktiva partopreno kaj justa profito de ĉiuj popoloj elmetitan de "Deklaracio pri Disvolva Rajto".

La tria propono de Yang Jiechi estas tio, ke homrajta ĝuado bezonas harmonian kaj grandaniman socion. La konsilio devas plue speciale atenti rajton de virinoj, infanoj, handikapuloj, enmigrintaj laboristoj kaj naciminoritatoj, sin dediĉi al popularado de homrajta eduko, starigo de homrajta kulturo, organizado de harmonia socio kaj ĝuigi al ĉiuj homoj saman dignon. Li elmetis ankaŭ, ke homrajta ĝuado bezonas konstruivan dialogon kaj kunlaboron. Li fine ankaŭ montris, ke homrajta ĝuado bezonas garantion de efika mekanismo.

Konigante pri atingo de Ĉinio en homrajta flanko, Yang Jiechi montris, ke en la procezo de 28-jara reformado, malfermo kaj moderniga konstruado, vivo de la ĉina popolo realigis dufojan historiecan trapaŝon de malriĉeco al sato kaj de sato al bonstato. Ĉinio faris gravan kontribuon por disvolvado de monda homrajta kariero. Tamen li samtempe montris, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando. Li montris ankaŭ, ke la ĉina registaro faris sian propran klopodon por akceli disvolvadon de homrajta kariero.

"La ĉina registaro plenumas sciencan disvolvan koncepton ĉiuflanke akordigan kaj daŭrigeblan kun homo kiel bazo, kaj klopodas por kontrui harmonian socion laŭ ŝtata situacio kaj epoka bezono. Ni persistas en tio, ke disvolvado estas por la popolo, disvolvado dependas de la popolo kaj frukto de disvolvado estas kune ĝuata de la popolo. Ni pli alte atentas homajn valoron, rajton kaj liberecon, atentas homajn viv-kvaliton, disvolvan potencialon kaj feliĉon, kaj nin dediĉas en realigo de homa plena disvolvado; ni pli alte atentas socian justecon kaj protektas interesojn de malforta grupo; ni pli alte atentas demokration kaj leĝregan konstruadon, kaj aktive kaj stabile akcelas reformadon de politika sistemo laŭ la ĉina situacio. Ni solene enmetas "ŝtato respektas kaj protektas homrajton" en konstitucion. Laŭ la principo de la konstitucio, ni plue ĉiuflanke akcelos enlandan homrajtan karieron, serioze plenumos devon de internacia homrajta konvencio kaj vaste disvolvos homrajtan dialogon kaj interfluon kun diversaj landoj surbaze de egaleco kaj reciproka respekto"