• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-21 16:03:17    
Disvolviĝanta kamparo de provinco Jiangsu---gubernio Guannan

cri
Ĉinio estas la granda agrikultura lando kaj ekonomia kaj socia disvolvo de la kamparo longtempe postiĝis ol tiu de urboj. Por ŝanĝi ĉi tiun staton, la ĉina registaro jam elmetis rapidigi kamparan konstruadon en la estontaj 5 jaroj. Lasttempe en la ĉina orienta provinco Jiangsu, raportisto sciis, ke ĉi tie kamparo jam la unua agis, aktive akcelis disvolvon de kamparo per fondo de ekspluatejo kaj rapidigo de urbiga konstruado.

La unua stacio estas la gubernio Guannan, norda de Jiangsu. La provinco troviĝas en ebenejo, ĝi estas la produkta bazo de bonkvalita kotono kaj ŝtatanivela ekologia demonstra gubernio, sed la disvolvo de la loka ekonomio ankoraŭ estis tre malrapida. Loka oficisto sinjoro Sun Ming sciigis al raportisto, ke la tradicia koncepto atenti agrikulturon kaj ignori komercon estas la grava faktoro bremsi la lokan ekonomion.

"En longa tempo, la ekonomia disvolvo de la gubernio Guannan postiĝis. En 2002, la ĉefaj normoj, utiligo de ekstera kapitalo, kamparana pokapa neta enspezo kaj labora meznombra salajro respektive okupis la lastan lokon de la provinco Jiangsu."

Oni serĉis ŝanĝiĝon, kaj fluanta tra la gubernio la rivero Guanhe fariĝis utiligebla riĉfonto. Ĉi tiu rivero estas profunda kaj vasta, ĝi estas la ideala vetura linio de enlanda rivero. Samtempe, la rivero ankaŭ ligiĝas kun mara linio je pli ol 160 kilometroj kaj kun multaj profundakvaj ŝipkajoj. Tial, la loka registaro decidis konstrui ekonomian ekspluatejon per la oportuna trafika kondiĉo kaj supereco de prezaro de laborforto.

La ekspluatejo altiris amason da entreprenoj kaj kapitaloj, ankaŭ altigis lokan ekonomion kaj vivnivelon de lokanoj kaj pli kaj pli ŝanĝis la koncepton atenti agrikulturon kaj ignori komercon de lokanoj. Multaj lokaj kamparanoj jam kutimis labori en morta sezono de kamplaboro.

En fabriko pri vestoj de la gubernio Guannan, raportisto vidis, ke laborantoj orde faras vestojn. Ĉi tiu fabriko ricevas mendilojn el fremdaj landoj, prilaboras vestojn kaj rekte vendas vestojn eksteren. Sinjorino Xiao Hongxia sciigis raportiston, ke antaŭ 3 jaroj ŝi laboris en Japanio, nun ŝi revenis hejmen kaj fariĝis estro de la fabrika laborejo. Kvankam ŝi faras saman laboron kaj enspezo estas malpli multa ol tiu en Japanio, tamen ŝi tre ŝatas la laboron:

"Certe mi gajnis pli multan ekstere, sed babilo kaj interfluo estas maloportuna, mi esperis frue gajni monon kaj frue reveni. Reveninte hejmen, mi vidis, ke la administrado de la fabriko estas pli bona ol antaŭe. Antaŭe en labora tempo oni povis libere paroli, sed nun administrado estas simila al tiu en Japanio, malmultaj homoj parolas en labora tempo."

Per kelkjara konstruado, nun la gubernio Guannan jam formis urban ekonomian ekspluatejon kun gubernia urbo kiel la centro kaj ĉeriveran kaj ĉemaran ekspluatan zonon.