• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-21 16:24:55    
Famaj gastejoj de Pingyao

cri
Ankaŭ la gastejo "Yide" situanta nefore de "Tianyuankui" estas tre karakteriza.

La gastejo "Yide" estis konstruita preskaŭ en la sama periodo kiel la gastejo "Tianyuankui", kaj siatempe estis loĝejo de bankestro Hou Wangbin. La loĝejo konsistas el 6 kortoj, kaj en ĉiu korto estas gastĉambro kun luksaj mebloj. La fajnaj gravuraĵoj kaj kolorpentraĵoj elmontras riĉecon de la posedanto. S-ro Xu Linjie, instruisto de Pekina Universitato, vizitis Pingyao jam multajn fojojn, kaj ĉiufoje li elektis la gastejon "Yide" kiel sian rezidejon. Laŭ lia opinio, kvankam la gastejoj de Pingyao estas similaj unu al alia laŭstile, tamen ĉiu el ili havas propran trajton. Ekzemple la gastejo "Yide", kies kultura enteno tre plaĉas al li. Li diris:

"Vidu, en tiu ĉi gastejo ĉio estas bone rezervata, ekzemple la gasto-bonveniga ŝtono en la antaŭa korto, sur-ĉevaliga ŝtono kaj ĉeval-liga kolono en la malantaŭa korto. Ĉiutage, reveninte post ekskurso, mi promenadas en la korto, kvazaŭ mi vizitus muzeon de popolaj moroj."

Karaj amikoj, fine ni iom parolu pri la gastejo "Yamen Guanshe", la sidejo de Junulara Hotelo de Pingyao. En la pasinteco ĝi estis akceptejo de burokratoj. Ĝi situas en la centro de la antikva urbo kaj najbaras al la gubernia muzeo. En tiu hotelo la plej karakteriza estas ĝia kafejo, kie krom ĉiuj necesaĵoj por kafejo, troviĝas ankaŭ multe da libroj kaj filmaj diskoj. Enirinte en la kafejon, gastoj povas mem preni ĉion kiel hejme, kaj ne bezonas peti helpon de kelneroj. Oficistino de la hotelo fraŭlino Luo Yaping konigis, ke la kafejo antaŭe estis bankeda salono de la akceptejo. Ŝi diris:

"La ĉambro siatempe estis bankeda salono de la akceptejo, kiu konsistas el gast-ĉambroj, kuirejo kaj bankeda salono. La gastoj estis altrangaj burokratoj, kiuj rezidis kaj prenis manĝon ĉi tie."

Karaj amikoj, nuntempe kiam multe da antikvaj kulturaj urboj estas difektataj pro komerca disvolviĝo, Pingyao tamen estas bone rezervata, kaj manifestas la eksterordinaran ampleksan bildon pri kulturo, socio kaj ekonomio. Tio havas gravan signifon por konservi la tradician kulturon.