• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-22 07:17:55    
Armea Novelisto

CRI

En la jaro 1945, Xu Huaizhong (naskita en la provinco Hebei, 1929) rekrutiĝis al armeo. Li pasigis plejpartan tempon de la 50-aj jaroj en la trupo, kies tasko estis konstrui ŝoseon al Tibeto. En 1958 li eklaboris en redaktejo de "Jiefangjun Bao" (解放军报Liberig-Armea Ĵurnalo). En 1980 li publikigis novelon "Anekdotoj sur Okcidenta Fronto" kaj gajnis premion pro ĝi. Kia ĝi? Xu Huaizhong mem diru:

"Oni adaptis la novelon 'Anekdotoj sur Okcidenta Fronto' al radio kaj televido, pro kio mi kore dankas koncernajn kamaradojn, konsciante ke oni alte taksas ĝin. Tamen mi trovas distancon inter io kaj mia penso. Ekzemple, mi povis nur sekvi la travivaĵon kaj karakteran orbiton de Liu Maomei, laǔeble bildigi kun realeco junulan figuron epoke stampitan. Tamen en iu el la adaptoj oni faris 'purigan' traktadon kiu evidente kaǔzis kutiman tipigon de heroo. Temas ne pri tio, kiom ies novelo gravas, nek pri tio, ke oni ne devas ion ŝanĝi, sed pri tio, kiel ni rigardu heroon kaj lin prezentu laǔ la vivrealeco kaj artoleĝo. La karaktero de homo ĉiam fluas kaj evoluas, certe havante diversajn flankojn reciproke dependantajn, kaj nur en tiu stato ĝi estas kubeca. Farante 'purigon' kaj forhakante iujn flankojn oni ricevas nur ĝeneralan ebenecon. Tio ne imageblas, ke ni, plenumante priskribadon de heroo kiel proprajn devon kaj taskon, forigas senskrupule lian naturon kaj forskrapas la sanan haǔtokoloron donitan de vento, pluvo kaj la arda suno, tiel ke li aperu jam ne vera homo. Regas natureco kaj unueco en prezentado de herooj kaj en tiu de ordinaruloj. Bona solvo de tiu problemo kondukas al tio ke, ĝenerale dirite, koncerna verko saturiĝas de revolucia heroismo kun figuroj ne plataj, sed vivoplenaj. Sole tiel la verko povas trafi la koron de leganto. Sanktigo kaǔzas ekskluzivan psikon al leganto kiu lasas la libron anstataǔ tuŝi plu ĝin. Niaflanke ni ankoraǔ tre ĝojas fiere nin lulante, ke ni liveris modelon por lernado. Ĉu ne antipode? Milito restas nur milito. Estas ne eviteble, ke por garantii venkon oni pafmortigu malamikojn. Tamen konduko de batalo celas ĉesigon de milito; atakante malamikojn oni devas gardi popolanojn en la antagonisma pozicio. Kiel oni priskribu malamikan flankon en verko spegulanta eksteran militon aǔ internan revolucian kampanjon? En iuj verkoj ofte vidiĝas, ke malamikoj estas malhumanaj bestoj. Fakte estas Homoj ne nur la vastaj popolamasoj kaj ordinaraj soldatoj de la malamika flanko, sed ankaǔ la superaj reakciuloj kiuj iras sian vojon ne per la 4 membroj, sed, same kiel ni, per la piedoj, kun rektigita dorso vertikale, tial ni prefere prezentu ilin homoj. Sur la flanko de malamika lando aǔ reakcia registaro, regas socia kontraǔdiro disvolviĝanta laǔ propra leĝo kaj eksplodus milito ĝuste pro akriĝo de tiu kontraǔdiro en ĝia evoluo. Se la alia flanko de la milito faras simplan, krudan aǔ eĉ malbeligan priskribadon, la rezulto rekte ĝenas tion, ke la milito estu laǔvere kaj esence spegulata..."