• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-22 15:54:03    
Kial Kim Dae-jung prokrastos sian viziton al Koreio?

cri

La 21-an de junio en Seulo, Jeong Se-hyun, eksa ministro pri nacia unuiĝo de Korea Respubliko respondecanta pri kunaranĝado de vizito al Koreio fare de Kim Dae-jung, eksa prezidento de Korea Respubliko, proklamis, ke Kim Dae-jung prokrastos sian viziton al Koreio, kiu laŭ plano okazos de la 27-a ĝis la 30-a de junio.

En junio de la pasinta jaro, intervidiĝante kun Chun Dong-young, tiama ministro pri nacia unuiĝo de Korea Respubliko, korea gvidanto Kim Jong-il faris inviton al Kim Dae-jung, ke li vizitu Koreion. En la komenco de la kuranta jaro, la registaro de Korea Respubliko proklamis, ke Kim Dae-jung vizitos Koreion en la lasta tagdeko de aprilo. Tamen tio estis forte oponata de la neregantaj partioj, kiuj opinias, ke se Kim Dae-jung faros viziton al Koreio antaŭ la loka elektado okazonta en la 31-a de majo, estas suspektinde, ke li faros propagandon por la reganta partio. En tia cirkonstanco la vizito de Kim Dae-jun estis unuafoje prokrastita.

En majo, Korea Respubliko kaj Koreio faris 2 laborajn kontaktojn pri la vizito al Koreio fare de Kim Dae-jung. En la 2-a labora kontakto okazinta en la fino de majo, la du flankoj atingis principan interkonsenton, ke Kim Dae-jung vizitu Koreion de la 27-a ĝis la 30-a de junio, tamen ne fine decidis pri la tagordo kaj skalo de la delegacio kaj pri aliaj detaloj. Dum la "celebrado al la juni-15-a nacia unuiĝo" okazinta en Gwangju, Korea Respubliko elmetis al la korea registara delegacio relativajn postulojn pri la vizito al Koreio fare de Kim Dae-jung, sed ne ricevis respondon el la korea flanko. Krome, la 3-a labora kontakto pri la vizito de Kim Dae-jung al Koreio ne okazis laŭdate. Tio signifas, ke jam estas certe, ke la vojaĝo de Kim Dae-jung al Pjongjango estos refoje prokrastita. Ĝuste tiam ekaperis informo, ke Koreio provpafos misilon. Tial Korea Respubliko proklamis la prokrastiĝon de la vizito de Kim Dae-jung al Koreio.

Pri la prokrastiĝo de la vizito de Kim Dae-jung al Koreio, ambaŭ la reganta kaj neregantaj partioj de Korea Respubliko esprimis bedaŭron. Iu registara oficisto montris, ke oni esperas, ke la vizito de Kim Dae-jung al Koreio ludu pozitivan rolon por la 6-flanka interparolo pri la korea nuklea problemo kaj por la rilatoj inter la sudo kaj la nordo.

La prokrastiĝo de la vizito de Kim Dae-jung al Koreio kaŭzos multajn influojn al la rilatoj inter la sudo kaj la nordo. Laŭ la publika opinio de Korea Respubliko, Kim Dae-jung kaj Kim Jong-il establis inter si relative bonajn konfidajn rilatojn en la pinta kunveno de Korea Respubliko kaj Koreio en 2000. Diversaj rondoj de Korea Respubliko esperis, ke la vizito de Kim Dae-jung al Koreio injektu novan vivforton por solvi la korean nuklean problemon kaj akceli la unuiĝon de la korea nacio.