Jene estas artikolo titolita "Ju pli da amikoj, des pli da sukceso" kaj verkita de Yu Tao, vicestro de Ĉina Esperanto-Asocio.
Entuziasmaj esperantistoj esperas, ke ekster nia komunumo estos nur du hom-grupoj: amikoj de Esperanto, kaj ontaj amikoj de nia kara lingvo. Fakte ne povas ekzisti malamikoj de Esperanto, ĉar ĝia ideo estas tiel nobla, ke oni simple ne havas kialon kontraŭstari ĝin.
Laŭ la statuto, unu el la celoj de UEA estas: disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto.
Disvastigo kaj diskonigo ne estas facila tasko, kiam la mondo tiel rapide ŝanĝiĝas kaj homoj kolektiĝas en pli multaj sed pli malgrandaj grupoj.
Opinio-gvidantoj estas aparte gravaj en tia mondo. Por disvastigado de Esperanto ni devas trovi tiajn personojn, kiuj havas grandan influon en la socio, meritas esti modelo por la publiko, kaj subtenas la iedon de la internacia lingvo Esperanto.
En la historio de nia lingvo de post 1887 tiaj homoj neniam mankis. Ni menciu la nomojn de famaj verkistoj kiel Mao Zedong, Lev Tolstoj, Romain Rolland, Jules Verne, Rabindranath Tagore, Lusin, Amadou Mahtar M'Bow (iama ĝenerala direktoro de Uneksto)...Ni ankaŭ ne forgesu la altajn protektantojn de la UK-oj kaj tiel plu.
En 1981 fondiĝis en Ĉinio la societo "Amikoj de Esperanto", kiu konsistas el multaj eminentuloj de Ĉinio. La societo helpas la movadon ĉinan kaj tutmondan jam dum 25 jaroj.
En 1996, laŭ propono de d-ro Lee Chong-Yeong, tiama prezidanto de UEA, la prezidento de Litovio Algirdas Brazaŭskas akceptis "kun plezuro" fariĝi "Amiko de Esperanto".
Kiam mi eniris la Estraron de UEA en 2004, unu el miaj prioritataj taskoj estis plilongigi la nomliston de Amikoj de Esperanto kaj trovi pli multajn personojn, kiuj subtenas la ideon de Esperanto kiel internacie neŭtrala komuna lingvo; kiuj havas vastan konatecon, noblan karakteron, elstaran karieron, grandan kontribuon al la evoluo de la homaro; kiuj oficiale konsentas esti "Amikoj de Esperanto".
En septembro 2004, nelonge post la dua Pekina UK, okazis letero-reciprokado inter nia prezidanto Renato Corsetti kaj s-ro Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de Ĉinio. S-ro Zhao Qizheng donis grandan subtenon al la 89-a UK en Pekino, kaj nia prezidanto invitis lin esti "Amiko de Esperanto". Zhao Qizheng respondis en letero: Estas plezuro por mi konsenti esti listigata en la listo de "Amikoj de Esperanto" kaj mi volontas fari mian kontribuon al popularigo de Esperanto. Mi kredas, ke Esperanto helpos al profundigo de la interkompreno kaj amikeco de diversaj popoloj.
En la ĉi-jara marto, kiel membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Zhao Qizheng parolis antaŭ miloj da membroj de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ambaŭ similaj al parlamentoj), ke "kiam iu lingvo fariĝos hegemonia, la landoj kaj nacioj, kiuj uzos tiun lingvon, facile posedos la informan kaj kulturan hegemoniojn, kaj tio influos la politikan esprimrajton." Aŭdinte liajn vortojn, mi ŝatas kredi, ke lia konscio pri la lingvo-problemo grandparte venis de la kompreno pri la Esperanto-movado. Kaj mi esperas, ke lia parolo influos multajn ĉinojn.
Ni bezonas tian personon kia estas s-ro Zhao Qizheng, kiu bone konas la ideon de Esperanto kaj iamaniere helpas nin.
Mi esperas, ke "Amikoj de Esperanto" helpos: 1) ĝeneralan diskonigon de Esperanto 2) kandidatigon de UEA por la nobelpremio de Paco 3) prezenton de Esperanto en Eŭropa Unio, Unesko kaj UN 4) utiligadon de Esperanto en scienca esplorado, internacia komercado kaj tiel plu.
Kiam oni diskutas pri lingvo-problemoj en Eŭropa Parlamento, kiam ni komencas kandidatigi UEA aŭ esperantistojn al al Nobel-Pacpremio, kiam lokaj organizoj deziras havi pli da membroj... ni konscias ke ni bezonas pli multe da eminentaj kaj influhavaj subtenantoj.
En la ĉi-jara kunsido en la Centra Oficejo, la Estraro de UEA diskutis pri la gvidlinioj de la projekto Amikoj de Esperanto kaj nun la Estraro estas konsideranta definitivigi la projekton por havigi al ni pli da amikoj. Ni kune klopodu por tio, ĉar ju pli da amikoj, des pli da sukceso.
|