• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-22 17:57:15    
Ĉina virineca literaturo "kaptas" eŭropajn legantojn

cri

Laŭ lasta raporto de ĉina amaskomunikilo, en iu librejo de Germanio ĉinaj literaturaj libroj pri virineco estas metitaj aparte sur okulfrapan lokon.

De la lastaj jaroj estas rimarkinde, ke kun altiĝo de ĉina influo, la ĉina literaturo, ĉiam rigardata kiel "malforta literaturo" estas multe atentata de eŭropaj legantoj. Precipe ĉinaj virinecaj literaturaĵoj frekventas la vicon de multe debitaj libroj en eŭropaj landoj. En la lasta februaro, eldoniĝis la franclingva versio de "Kanto pri eterna malamo" verkita de Wang Anyi. La verko estas multe aprobata en Francio. "Qingyi" (rorulino en Pekina Opero) verkita de Bi Feiyu estis tradukita en la lingvojn francan kaj germanan. Li ĵus revenis de Francio kaj Germanio post aŭtografado.

Debitata kiel "paneto"

En Eŭropo, virineca literaturaĵo signifas ĝenerale verkon de verkistino; tamen rigore dirite, ĝi signifas literaturaĵon, kiu prenas kiel celon ŝanĝon de neegaleco inter viro kaj virino, estas karakterizita per klara koncepto pri virineco, esprimas veran virinecon kaj observas la socion el la virina vidpunkto. Tia verko ankaŭ povas esti verkita de viro. Respondeculo de la Germana Orientologia Instituto diris, ke verkoj pri la psiko de la ĉina moderna virineco estas debitataj kiel "paneto', en la lastaj jaroj. Laŭ konigo, de la jaro 2001 pli ol 10 literaturaĵoj pri ĉina virineco ascendis la vicon de debitataj libroj en diversaj landoj de Eŭropo: "Ĉina Amorantino" verkita de sinjorino Hong Ying debitis kelkajn semajnojn en Germanio; "Goistineto" verkita de Shan Sa estas unu el la debitaj romanoj en Francio. "Balzac kaj ĉina tajlorineto" verkita de verkisto Dai Sijie, loĝanta en Francio, aperas inter bebitaj libroj tra la tuta Eŭropo kaj nur en Francio vendiĝis 250 000 ekzemplerojn. En eŭropa biblioteka rondo la normo por debita libro estas 50 000 ekzempleroj.

"Kvar gravaj faktoroj" altiras eŭropajn legantojn

Pro kio tiuj ĉinaj virinecaj literaturaj verkoj altiras al si tiujn kritikemajn legantojn de Eŭropo? Oni opinias, ke estas antaŭ ĉio la ĉina karto kun orienta nuanco.

Krome, eŭropanoj klare vidas el rakontoj pri la heroinoj, inkluzive de "tajlorineto", ke la orienta virino absolute ne estas mistera miraĝo en ilia imago, sed estas vera virino kun profunda implico kaj kompleksa karaktero. Germanino diris: "Eŭropanoj ne komprenas la vivon de ĉinoj, precipe la vivon de virinoj. Tiuj libroj malfermas por eŭropanoj fenestron al nekonata mondo kaj prezentas la detalan vivon kaj fundamentan senton de ĉinaj virinoj."

Tiuj verkoj estas karakterizataj diversmaniere: unuaj relative akcentas individuan distingiĝon, duaj logas al si legantojn per kortuŝa kariero, kaj ceteraj per ĥimera imago.

Cetere, inter tiuj libroj eŭropaj legantoj povas trovi sian "ombron". La tajlorineto reprezentas la ĉinan indiĝenan kulturon, kaj finfine estas allogata de la eŭropa kulturo reprezentata de Balzac.

Kaj literatura fenomeno, kaj la socia

Germana semajna gazeto Mirror opinias, ke la debitado de ĉinaj virinecaj literaturaj libroj estas "kaj literatura fenomeno, kaj la socia". Kulturo de iu ajn lando volas iri al la mondo, kio dependas de pluraj faktoroj eksteraj kaj internaj. Eŭropaj legantoj interesiĝas pri ĉinaj virinecaj literaturaj legaĵoj, la kialo kuŝas en pli potencaj ekonomia kaj aliaj influoj de Ĉinio. Oni esperas koni la ĉinan kulturon, kiu kreas la ekonomian miraklon.

Germana profesoro montris, ke kulminis la kultura gvida pozicio kaj literatura influo de Eŭropo kaj Ameriko en la pasinta jarcento. En la 21-a jarcento, aziaj aŭtoroj reprezentataj de Ĉinio estas la plej forta fonto de literatura enhavo.