• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-22 18:04:14    
Rusa instruistino Katysha

cri

24-jaraĝa rusa fraŭlino Katysha laboras kiel instruistino de rusa lingvo en iu normala lernejo en la urbo Hegang de la ĉina nordorienta provinco Helongjiang. Antaŭ unu jaro, kiel interŝanĝita instruisto, Katysha venis al Hegang de sia hejmloko Malproksim-Orienta Ŝtato. Nuntempe, kiel fartas Katysha?

Katysha havas grandajn okulojn kaj oran hararon. Ŝi estas tre bela. Renkontiĝinte kun raportisto, Katysha diris, ke kvankam la manĝa kutimo kaj io alia en Hegang estas malsamaj ol tiuj en Rusio krom klimato, tamen la varmeco de lokanoj igis ŝin tuj ekami ĉi tiun urbon.

"Mi tre ŝatas Hegang. Ĝi estas tre bela urbo. Kaj mi tre ĝojas, ke mi povas veni al ĉi tien. La ĉi-tieaj homoj estas tre afablaj. Mi ŝatas labori kaj vivi ĉi tie.

La hejmloko de Katysha, la urbo Birobidzan de la Malproksim-Orienta Ŝtato de Rusio, situas en la sudorienta parto de Rusio. Ĝi troviĝas en kontraŭa flanko de la urbo Hegang trans la rivero Heilongjiang. En la jaro 1999, la urbo Hegang kaj la Malproksim-Orienta Ŝtato establis rilatojn de amikaj urbo kaj ŝtato. Kathsha delonge interesiĝis pri Ĉinio, kiu situas trans la rivero. Antaŭ 6 jaroj, kiam ŝi estis 18-jara, iu ĉina amiko de ŝia patro venis al ŝia hejmo, kaj rakontis al ŝi pri la ĉina kulturo. Katysha tuj estis absorbita de Ĉinio.

Poste, Katysha komencis lernis la ĉinan lingvon laŭ gvido de tiu ĉina amiko de ŝia patro. Ŝi ankaŭ ekhavis belan ĉinan nomon Jiang Hong. Hong signifas ĉielarkon. Ŝi esperas, ke ŝi estonte povos establi ponton kvazaŭ ĉielarkon, kaj fariĝi sendito en kultura interfluo inter Rusio kaj Ĉinio.

En lecionoj, Katysha ofte interfluas kun lernantoj en la ĉina lingvo. Kvankam ŝi parolas kun rusa akcento, tamen la lernantoj povas tute kompreni ŝian instruadon.

La lernantoj de Katysha pli junas ol ŝi nur kelkajn jarojn, tial estas multaj komunaj temoj inter instruistino kaj lernantoj. Kvankam ili kunestis nur 1 jaron, tamen la lernantoj ĝenerale tre ŝatas la belan rusa instruistinon. Lernanto Guan Yu diris:

"Ne troviĝas foso inter ni. Ni povas normale interflui. Ŝi ofte rakontas pri sia hejmloko kaj lando al ni. Ŝi ankaŭ kreis belajn rusajn nomojn al ĉiuj lernantoj. Ŝi vokas nin per nia rusa nomo, kaj ni vokas ŝin per ŝia ĉina nomo."

Katysha instruas la rusan lingvon al lernantoj ofte per scenoj de ĉiutaga vivo. Ekz. Instruante enhavon pri aĉetado, ŝi gvidas lernantojn al supermerkato, kaj sciigas al ili la ruslingvan nomon de ĉiuj varoj. Tia instrua metodo tre ege plaĉas al lernantoj. Kaj por la lernantoj, la ruslingva leciono estas ĝojiga afero. Lernantino Liu Falian diris al raportisto:

"Instruistino Katysha estas tre aktivema en lecionoj. Ŝi povas instrui novan vorton al ni per diversaj manieroj, inkluzive de lingvo, gesto, pentraĵo. Tiel ni lernas tre rapide kaj memoras stabile. Ni kunestas kvazaŭ fratinoj kaj amikoj."

Katysha ŝatas belarton ekde la infaneco, kaj elekte studis olean pentradon en universitato. En Hegang, ŝi ofte montras la rusa kulturon per pentrado al lernantoj. Ŝi ankaŭ ŝatas noti ĉion, kion ŝi vidis en Ĉinio, per peniko. Sur muroj de ŝia loĝejo, pendas kelkaj ŝiaj verkoj, kiuj temas pri la grandioza granda muro, bela rivero Xonghua, delikata lago Jingbo, ktp. Lernanto An Jingjing tre admiras la pentran talenton de instruistino Katysha:

"Ŝiaj koncizaj pentraĵoj estas superbaj. Ni pensas, ke ŝi havas altan talenton kaj riĉan internan mondon. Ŝi estas ankaŭ instruistino tre aktiva kaj antaŭiranta."

En libera tempo, Katysha ŝatas ludi kajton kune kun lernantoj. Iam ŝi ankaŭ petis la lernantojn instrui ĉinajn kanzonojn al ŝi. Se ŝi ŝatas iun kanzonon, ŝi do postulas kantvortojn kaj provas kanti kun si mem. Lastatempe, ŝi lernis ĉinlingvan kanzonon "Paĉjo kaj Panjo", kiu priskribas senton inter familianoj. Ŝi gaje kantis al raportisto:

Katysha kun hela temperamento kunestas tre bone ankaŭ kun sia ĉinaj kolegoj. Ŝiaj kolegoj tre ŝatas rakonti al ŝi pri ĉinaj kulturoj kaj moroj. Oni tre ŝatas ĉi tiun belan kaj amindan rusa koleginon. Instruistino Zhao Haiyan de la lernejo diris:

"Ŝi kunestas harmonie kun ĉiuj instruistoj en nia fakultato. Estante kun ŝi, ni rigardas ŝin ne kiel eksterlandanon, sed kiel nian fratinon."

Katysha senĉese penas altigi sian nivelon en la ĉina lingvo. Renkontante konatojn, ŝi ofte aktive salutas kaj babilas en la ĉina lingvo. En sia ĉambro, ŝi algluis etiketojn en la ĉina lingvo al tasoj, televidilo kaj aliaj aĵoj. Ŝi tiel ĉiam lernas la ĉinan lingvon en ĉiutaga vivo. Nuntempe, Katysha jam povas facile interbabili kun lokanoj en la ĉina lingvo.

Post unu jaro, Katysha reiros al Rusio. Sed ŝi tre volas plilongigi tempon de laborado en Ĉinio.

"Mi tre ŝatas Ĉinion. Mi povas veni al Ĉinio, tio estas bela revo en mia koro. Mi rigardas Ĉinion kiel mian duan hejmlokon. Se ĉi tie oni bezonos min, mi restos ĉi tie plu, kaj daŭre laboros en Ĉinio."

La kuranta jaro estas rusa jaro en Ĉinio. Antaŭ nelonge, delegacio de la registaro de la Malproksim-Orienta Ŝtato de Rusio, hejmloko de Katysha, venis al Hegang por fari viziton. Tiam Katysha renkontis multajn amikojn el sia hejmloko. Katysha diris, ke ŝi esperas, ke ŝiaj ĉinaj lernantoj povos diligente lerni la rusan lingvon kaj ŝi, gvidi la lernantojn al sia hejmloko, kiam okazos la ĉina jaro en Rusio en la venonta jaro.