• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-23 15:54:39    
Suzhou-a industria ĝardeno

cri
Ĉinio estas la granda agrikultura lando kaj ekonomia kaj socia disvolvo de la kamparo longtempe postiĝis ol tiu de urboj. Por ŝanĝi ĉi tiun staton, la ĉina registaro jam elmetis rapidigi kamparan konstruadon en la estontaj 5 jaroj. Lasttempe en la ĉina orienta provinco Jiangsu, raportisto sciis, ke ĉi tie kamparo jam la unua agis, aktive akcelis disvolvon de kamparo per fondo de ekspluatejo kaj rapidigo de urbiga konstruado.

La provinco Jiangsu troviĝas en la ĉina oriento kaj estas unu el la plej bonaj lokoj de disvolvo de ĉina kamparo. Ĉi tie ekzistas bonaj geografiaj kondiĉoj, multaj riveraj havenoj kaj oportunaj teraj trafikaj retoj, tial sufiĉa utiligo de lokaj riĉfontoj kaj abundaj laborfortoj kaj altiro de komercistoj kaj investoj fariĝis la grava modelo de disvolvo de la  kamparo.

La suzhou-a industria ĝardeno de la provinco Jiangsu estas la internacia kunlabora programo, organizita de la ĉina registaro kaj la singapura registaro. Vicestrino de la oficejo de administra komitato de la ĝardeno sinjorino Yao Wenlei sciigis raportiston, ke konstruante la ĝardenon, ili gvidis najbarajn urbetajn entreprenojn reguligi strukturon por akceli disvolvon de modernaj kamparaj urbetoj:

"Nun 90% de kamparanoj loĝas en modernaj kvartaloj. La registaro sendas monon al maljunuloj kaj trejnas junulojn. Samtempe ni ankaŭ liveris al ili multajn oportunojn en socia garantio kaj aliaj flankoj, ĉiujare la financo aranĝas kapitalon por helpi malriĉulojn, tial ni fundamente solvis la malriĉecon de kamparanoj."

Laŭ konigo, la administra fako de la suzhou-a industria ĝardeno kreis postenojn, ekzemple de verdigo, purigo kaj servado, kaj stimulis kamparanojn krei entreprenon.

Estas menciinde, ke konsiderinte tion, ke la konstruo de ekonomia ekspluatejo kaj industria ĝardeno okupis iujn agrojn, lokaj registaroj plenumis rimedojn por fari kompenson al kamparanoj. Ekzemple, ĉiujare la loka registaro de la gubernio Guannan donas monan kompenson laŭ 10% de neta enspezo de kamparanoj en antaŭaj 3 jaroj, liveras al neplenaĝuloj bazan vivgarantion. Cetere, la loka registaro faris trejnon al kamparanoj por ke amaso da kamparanoj havu kapablon eniri en entreprenojn.

Karaj aŭskultantoj, en la provinco Jiangsu multaj agroj jam fariĝis ekonomiaj ekspluatejoj kaj industriaj ĝardenoj kaj kamparanoj tie jam ŝanĝis antaŭan kutimon kaj komencis novan vivon.