• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-23 17:39:29    
Serbio kaj Montenegro oficiale starigis inter si diplomatiajn rilatojn

cri

La 22-an de junio en la serba ĉefurbo Beogrado, Vuk Draskovic, ministro pri eksteraj aferoj de Serba Respubliko, kaj Miodrag Vlahovich, ministro pri eksteraj aferoj de Montenegra Respubliko, subskribis interkonsenton pri starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Tiel Serbio kaj Montenegro oficiale starigis la diplomatiajn rilatojn inter si.

En la gazetara konferenco okazigita post la subskribo de la interkonsento, la du ministroj pri eksteraj aferoj emfazis, ke la subskribo de la interkonsento havas historiecan signifon por la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. La du landoj daŭre tenos la duflankajn rilatojn de egaleco kaj reciproka utilo kaj la dulandaj popoloj tenos la tradician amikecon. Laŭ la publika opinio, tiaj esprimoj de la du ministroj pri eksteraj aferoj grandamezure reflektas iliajn realajn opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj.

Unue, la komunaj ŝtataj interesoj formas la politikan bazon por la disvolvado de la dulandaj rilatoj. Montenegro klopodis por sendependeco, ĉefe pro tio, ke ĝi deziras plirapidigi sian paŝon por aliĝi al Eŭropa Unio per forigo de la "obstaklo" de Serbio. Nun Montenegro jam realigis sian deziron por sendependiĝo, tamen se ĝi perdus siajn bonajn rilatojn kun Serbio, ĝi ankaŭ ne povus realigi sian aspiron por kiel eble plej frue kunfandi sin en la grandan familion de Eŭropo. Estas same, ke ankaŭ Serbio esperas kiel eble plej frue aliĝi al Eŭropa Unio, ĝi do ne esperas, ke ĝiaj rilatoj kun Montenegro falu en stagnon.

Due, la jam ekzistantaj ekonomiaj kontaktiĝoj formas la ekonomian bazon por la disvolvado de la dulandaj rilatoj. Montenegro estas ne nur malgranda lando kun malmultaj loĝantoj, sed ankaŭ la plej malriĉa en la eksjugoslaviaj landoj. Montenegro havas tre malfortan ekonomian bazon kaj malmultajn riĉfontojn. Nuntempe 40% de la importitaj varoj de Montenegro venas el Serbio. Ĝi do havas tre intimajn ekonomiajn kontaktiĝojn kun Serbio. Post sia sendependiĝo, Montenegro bezonas helpojn de Serbio ankaŭ en la konstruado de ŝtataj institucioj. Por Serbio, post la sendependiĝo de Montenegro, ĝi fariĝas interna lando. Por teni sian normalan vartransportadon, ĝi devas dependigi sin al la havenoj de Montenegro. Krome, en la teritorio de Serbio troviĝas 260 miloj da montenegraj civitanoj kaj en la loĝantaro de Montenegro 32% estas serboj. La du landoj do havas naturajn ekonomiajn kontaktiĝojn inter si kaj tio jam decidas, ke la du landoj havas neniun alian elekton ol pace kunekzisti.

Sed tio ne signifas, ke post la establiĝo de diplomatiaj rilatoj la du landoj jam ne plu havas diverĝojn. Tamen la komunaj ŝtataj celoj kaj kompaktaj ekonomiaj rilatoj igos tiun ĉi paron da historiecaj "fratoj" pace kunekzisti post sendependiĝo.