• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-23 18:37:44    
Kial ĉinaj gejunuloj deziras fariĝi ŝtatoficisto?

cri
"Nun ĉiuj miaj kunlernantoj sin preparas al ekzameno por ŝtatoficisto," diris iu studentino. Somere de 2006 ŝi diplomiĝos el fama universitato. Ŝiaj kunlernantoj, same kiel ŝi frue pretigis materialojn pri personaĵoj kaj sin anoncis por diversaj ekzamenoj, esperante kiel eble plej baldaŭ trovi taǔgan laboron en severa konkurenco. Ili ĉiuj senescepte deziras fariĝi ŝtatoficisto.

Antaŭ kelkaj jaroj diplomitoj el superaj lernejoj preferis labori en kompanioj investitaj de alilandanoj, kun salajro avangarda administrado kaj relative modernaj laborkondiĉoj. Sed en la lastaj jaroj profesio de ŝtatoficisto estas plej dezirata de ĉinaj gejunuloj. En 2005, ĉ. 400 mil homoj ĉeestis la ekzamenon por ŝtatoficisto, sed en 2001 nur pli ol 30 mil sin anoncis por tiu ekzameno.

La ekzameno kun plej severa konkurenco en Ĉinio

En 2005, 97 ŝtataj departementoj de la ĉina registaro liveris 10282 postenojn, sed 400 mil homoj sin anoncis por havi la postenojn. Foje 2000 personoj kandidatis por unu posteno. Tial multaj ĉinoj rigardas la ekzamenon por ŝtatoficisto kiel plej severan konkurencon en Ĉinio.

Ĉi du trionoj el tiuj 400 mil ekzamenatoj estas studentoj, kiuj diplomiĝos el superaj lernejoj somere de 2006.

"En oktobro oni komencis sin anonci al la ekzameno por ŝtatoficisto, tio okazis pli frue ol la publika varbado de multaj entreprenoj, tial ni ĉiuj nin anoncis al la ekzameno," diris studento Zhou. Jam en someraj ferioj li kaj multaj liaj kunlernantoj aĉetis referencajn librojn por la ekzameno kaj eklernis sciojn pri leĝo kaj verkado de dokumentoj, kaj nemalmultaj studentoj eĉ vizitis pagatan kurson rilatan al la ekzameno dum la 7-taga feriado de la Nacia Festo.

"Kvankam la konkurenco estas ege intensa, tamen mi volas provi," diris iu studentino. "Tio donas almenaŭ ŝancon, mi certe bedaŭrus, se mi perdus la ŝancon." Pro la sama kialo, eĉ studentoj, kiuj planas magistriĝi, sin anoncis al la ekzameno por ŝtatoficisto.

Iuj studentoj sin anoncis al la ekzameno, tamen ne volas fariĝi ŝtatoficisto. Ili diris, ke ekzamenitaj demandoj de multaj kompanioj kaj entreprenoj estas similaj al tiuj por ŝtatoficisto. Do, partopreni ekzamenon por ŝtatoficisto ne nur helpas al ili akumuli sperton, sed ankaŭ utilas al ili en serĉado de aliaj laboroj.

Krom diplomiĝontoj el lernejoj en la kuranta jaro, ĉ. 120 mil personoj, kiuj jam havas laboron, sin anoncis al la ekzameno por ŝtatoficisto. Inter ili multaj ja okupas enviindan postenon. Specialisto opiniis, ke tion kaŭzis la nova politiko de la ĉifoja ekzameno, kiu nuligis multajn limigojn rilatajn al sekso, staturo, korpopezo, aspekto kaj kategorio de la universitato, el kiu la kandidato diplomiĝis. Kaj ĉi-jare multaj postenoj bezonas nur personojn kun labora sperto. S-ro Zhang jam laboras 3 jarojn kaj havas salajron pli bonan ol tiu de ordinaraj ŝtatoficisto. Opiniante, ke ŝtatoficisto havas pli belan perspektivon, li partoprenis, post serioza preparado, ekzamenon por ŝtatoficisto de fokura fako.

Ĉe la fino de novembro de 2005 finiĝis skriba ekzameno por ŝtatoficisto, sed daŭras ankoraŭ aliaj ekzamenoj por ŝtatoficisto. La fina rezulto tiam publikiĝos en aprilo de 2006.

Iuj studentoj jam ekpreparis sin por ekzameno por ŝtatoficisto provinca kaj urba niveloj.