• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-23 19:08:27    
Ĉesigo de fumado

cri
Scienca esplorado montras, ke dum brulado, la tabako ellasos pli ol 4 000 specojn de malutilaj materialoj, kiuj povas suferigi homojn je kancero, malsano de koro kaj vejno, malkompaktiĝo de osto kaj multaj aliaj malsanoj. Ĉiujare, proksimume 5 milionoj da homoj mortis pro malsanoj rilataj al tabako en la tuta mondo. Multaj fumemuloj volas forigi fumadon, tamen nur malmultaj el ili efektivigis tion. Do, ĉu estas bona metodo por forigi fumadon? En hodiaŭa programero ni parolos pri ĉesigo de fumado.

Nuntempe, troviĝas entute 1,1 miliardoj de fumemuloj en la tuta mondo. Pli ol duono el ili esperas forigi fumadon. Do, kio estas ŝlosila punkto por forigi fumadon? Vicdirektoro de la Ĉina Centro pri Preventado kaj Superregado de Malsanoj, fama specialisto pri publika higieno Yang Gonghuan diris:

"La fumemuloj unue devas havi decidemon. Kaj tiu decidemo devas esti subtenata de ĉirkaŭaj homoj. En la socio, necesas formiĝi tia etoso, tiel li povas pli facile ĉesigi fumadon. Kompreneble por tiuj, kiuj ege inkliniĝis al fumado, devas esti subtenata de medikamento por ĉesigi fumadon. Konklude, necesas tri faktoroj por ĉesigi fumadon: decidemo, necesa etoso kaj medikamenta subteno."

Kiel sinjorino Yang Gonghuan diris, decidemo, etoso kaj medikamenta subteno estas tri ŝlosilaj punktoj por ĉesigi fumadon. Por havi firman decidemon, oni devas unue koni tion, ke fumado ja povas ege malutili al sano, kaj ke fumado estas necivilizita ago. Iu pekina loĝanto nomata Li Guizhen diris:

"Mi maljuniĝis, fumado ne utilas al mi. Kiam mi tusas, mi kraĉis nigran mukaĵon."

Iuj pekinaj loĝantoj diris al raportisto, ke ilia mukaĵo estas tre multa dum fumado. Kiam ili dormas kuŝante en lito, ilia gorĝo bruetas. Ili tusas ankaŭ post ellitiĝo. Tio estas tre suferiga.

Karaj aŭskultantoj, se vi ankoraŭ ne konas la malutilecon kaj necivilizitecon de fumado, vi do devas posedi pli da koncernaj scioj kaj informoj.

Iuj diras, ke kvanto de vivantaj bakterioj en buŝo de fumantoj malpli multas kelkdekoble ol en buŝo de nefumantoj. Iuj aliaj diras, ke kiam Napoleono gvidis sian trupon por konkeri la nordan Afrikon, ili trapasis epidemian regionon, la fumantoj postvivis, kaj ĉiuj nefumantoj mortis. Ankaŭ iuj diras, ke la fumemuloj malsaniĝos post ĉesigo de fumado.

La diversaj eraraj diroj ŝanceligas decidemon de iuj. Tial preno de koncernaj scioj estas tre necesa. Fakte, multaj sciencaj eksperimentoj jam pruvis, ke fumado neniel utilas al sano sed nur damaĝas sanon. Kiom ajn da jaroj vi havas, kiom ajn longe vi fumis, ĉesigo de fumado certe pli bonas ol plua fumado. Ĉesigo de fumado eble suferigos mallonge, sed tio certe ne kaŭzos malsanon.

Ankaŭ etoso favora al ĉesigo de fumado estas tre grava. Tiu etoso inkluzivas la socian grandan etoson kaj apudan malgrandan etoson. Kaj oni unue devas plibonigi la socian grandan etoson.

Nuntempe jam pli ol 190 landoj aliĝis al la "Kadra konvencio por superregi tabakon. Oni malpermesas al la reklamoj pri tabako aperi en amaskomunikiloj, pli kaj pli multe da tabako-malpermesaj leĝoj ellaboriĝis en diversaj landoj. Formiĝas la granda etoso favora al ĉesigo de fumado.

Krom la socia granda etoso, gravas ankaŭ kreado de malgranda etoso, kiu subtenas ĉesigi fumadon. Oni devas diri al siaj familianoj, najbaroj kaj amikoj pri sia ĉesigo de fumado kaj esperon je ilia subteno. Samtempe oni povas serĉi partnerojn ĉesigantajn fumadon por ĉesigi fumadon kune. Kun reciproka subteno, estas pli facile ĉesigi fumadon.

Por tiuj, kiuj ege inkliniĝis al fumado, necesas ankaŭ helpo de medikamentoj dum ĉesigo de fumado. Tiuj medikamentoj malpliigas deprimon, maltrankvilecon, kapdoloron kaj aliajn simptomojn kaŭzitajn de ĉesigo de fumado.

Ni ĵus konigis la tri ŝlosilajn punktojn en ĉesigo de fumado. Ni devas atentigi, ke se vi ĉesigis fumadon jam pli ol 6 monatojn, vi do ankoraŭ estas en la tenada periodo, vi devas teni frukton de ĉesigo de fumado por ne fumi denove.

Sinjorino Lu Xiŭia estas instruistino, kiu fumis jam 30 jarojn. En la jaro 2004, ŝi ekpenis ĉesigi fumi. Sed unu jaron poste, ŝi denove ekfumis, kaj nun ŝi fumas almenaŭ 4 cigaredojn ĉiutage. Parolante pri denova ekfumado, ŝi diris:

"Oni demandis, kial mi denove fumas. Mi diris, ve, mi ne havas alian malbonan kutimon en la tuta vivo, sed nur fumadon."

Fakte, denova ekfumado ne estas terura, kaj ne necesas honti, embarasiĝi, deprimiĝi aŭ dubi pri sia kapablo por ĉesigi fumadon pro tio. Krom malmultaj homoj, tiuj, kiuj penas ĉesigi fumadon, devas sperti almenaŭ unu fojon de serioza malsukceso por teni frukton dumvive. Laŭ statistiko, averaĝe ĉiu homo, kiu volas ĉesigi fumadon, devas provi ĉesigon de fumado pli ol 7 fojojn por eterne ĉesigi ĝin.