• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-26 14:17:39    
Kial vaste ŝatata la posteno de ŝtatoficisto?

cri

Gejunuloj, kiuj volas partopreni en ekzameno por ŝtatoficisto, estas subtenataj de la familianoj. La gepatroj de iu ekzamenato diris: "Ŝtatoficisto havas relative altan salajron, kiu garantias sufiĉe bonan vivon. Ni kontentiĝos, se nia infano povos fariĝi ŝtatoficisto."

Fraŭlino Liu jam laboras en entrepreno administrata de alilandano, ŝi tamen ankoraŭ volas partopreni la ekzamenon. Ŝi diris: "Ŝajne ni havas bonan salajron kaj portas belan veston, fakte, ni ofte devas plilongigi labortempon, kaj nia salajro ne estas tiel alta kiel oni imagas." Ĝenerale ŝtatoficistoj en Ĉinio havas salajron nur meznivelan, tamen laboron relative stabilan. Dum 1996-2003 nur 0.05% da ŝtatoficisto estis eksigita jare, tiu nombro estas multe malpli granda ol tiu de aliaj profesioj. Cetere la ŝtatoficistoj ĝuas ankaŭ la asekurojn pri senlaboreco, emerito, vundiĝo, kuracado kaj subvencion pri trafiko kaj loĝejo.

Sed malmultaj sin anoncas al ekzameno por ŝtatoficisto, kies postenoj estas penigaj malalte salajrataj kaj sin trovas en malproksima loko. Pri tiu fenomeno ĉinaj vehikloj komentis: "La febro pri ŝtatoficistiĝo ne nur spegulas seriozecon de enoficigo, sed ankaŭ montras mankon de interna sistemo pri ŝtatoficisto, ekz. estas granda la distanco de salajro inter malsamaj postenoj kaj regionoj, kaj manko de perfekta sistemo pri socia garantio, ke iuj preferas fariĝi oficisto pro ties stabila bonstato.

Fakte salajro ne estas ununura celo de gejunuloj fariĝi ŝtatoficisto. En forumo pri enoficigo en fama universitato diplomitoj varme diskutis pri "celo por fariĝi ŝtatoficisto". Iuj diris: "Ne necese fariĝi ŝtatoficisto, se ni celas nur bonstaton." Iuj gejunuloj opinias, ke malsame al tiuj antaŭ pli ol 10 jaroj, ŝtataj organoj ne plu estas de malnova koncepto kaj kun malgranda efiko", sed faras laboron pli praktikan kaj signifoplenan. Gejunuloj esperas, ke kiel ŝtatoficistoj ili povos servi al la socio per siaj scioj kaj laǔ siaj ideoj. Erudiciulo diris, ke gejunuloj kun alta klereco kaj kapablo aliĝas al la vicaro de ŝtatoficistoj, tio favoras al plibonigo de strukturo de socia administrado kaj al altigo de nivelo de politika decido.

Materialoj:

La skriba ekzameno por ŝtatoficisto konsistas el du partoj:

La unua parto estas sinteza ekzameno pri logiko, matematiko kaj juĝo (plena poentaro 100); la alia estas pri resumo kaj argumento de materialoj (plena poentaro 100).

En oktobro publikiĝas varba plano de landnivelaj ŝtatoficistoj kaj komenciĝas laboro pri sinanonco al ekzameno kadre de la tuta lando. Materialoj pri kandidatoj estas ekzamenitaj laǔ postulo de konkretaj postenoj. Tiuj, kies personaj kondiĉoj konformas al postuloj, partoprenas komunan ekzamenon en decembro aǔ en la venonta januaro. La sukcesintoj de la ekzameno alfrontas ankaǔ vid-al-vidan ekzamenon de varbantaj institucioj.

La ekzamenoj por provinc-kaj urbnivelaj oficistoj okazas alitempe.