• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-26 15:23:33    
Iom pri Jintai-a Arta Halo (foto)

cri

Jintai-a Arta Halo estas ĉina plej granda privata muzeo, kiu fondiĝis en 1998. Ĝi organizis kaj gastigis pli ol cent internaciajn kulturajn aktivadojn. Profesoro Yuan diris, ke meto de la arta halo en la parkon Chaoyang estas post lia pripensado. Li opinias, ke en tia strato kun dense komerca medio, kiel artisto, li havas respondecemon fari sian kontribuon por tiea kultura konstruado. Li diris:

"Ĉirkaŭ mia arta halo, estas kantejoj, drinkejoj, tiuj lokoj estas bezonataj, tamen mi pensis, ke por sociaj harmonio kaj ekvilibro, ankaŭ sankta kaj klasa muzeo estas bezonata. En la kvartalo Chaoyang, en tia komerca kvartalo, devas ekzisti arta palaco."

Arta frukto de profesoro Yuan Xikun devenas de sia plurjara arta strebado. En la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, li naskiĝis en iu familio, kiu famiĝis per arto kaj lia patro Yuan Xiaocen estas fama pentristo. Estante junulo, Yuan Xikun estis portretisto en la provinco Yunnan, ĉina sudokcidenta landparto. Tiam en ĉiu tago li faris portreton kaj longtempa trejnado faciligis al li rapide posedis kapablon de pentrado. Li opinias, ke tiama sperto donis grandan helpon al li.

En 2000, li sinsekve sukcese okazigis ekspoziciojn de siaj pentraĵoj en domego de ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko kaj en Germana Berlina Muzeo kaj kaŭzis grandan eĥon. Liaj olepentraĵoj kun forta nacia stilo estas honore titolitaj de okcidentaj fakuloj kiel "orientaj olepentraĵoj". Yuan Xikun opinias, ke kiel artisto, li ne povas nur montri sian lertecon, sed devas per sia arta frukto fari redonon al la socio. Tiel spaco de kreado povas esti pli vasta.

Por realigi sian idealon, Yuan Xikun per granda fervoro de artisto, sin ĵetas al prepara laboro de pekinaj 2008ajaraj Olimpiaj Ludoj kaj porpledas kaj servas kiel direktoro de organiza komitato de "konkurso por kolekti projekton de skulptaĵoj de pejzaĝoj por pekinaj 2008ajaraj Olimpiaj Ludoj". Li opinias, ke sporto jam fariĝis aktivado plej rekta kaj justa por manifesti veron kaj belecon. Estas olimpika spirito pri "sporto kaj kulturo", kiu subtenas la karieron. Nun li celas per skulptaĵoj aldoni belecon al la olimpika spirito. Li diris:

"2008ajaraj Olimpiaj Ludoj ne nur apartenas al pekinanoj, sed ankaŭ al popolanoj tra la tuta lando kaj eĉ al la monda popolo. Per la aktivado kolekti projekton de pejzaĝaj skulptaĵoj, ni celas havigi al popolamasoj en okcidenta landparto, precipe en vastaj vilaĝoj okazon kunĝui ĝojecon de Olimpiko. Per spirito de Olimpiko, la socio estas pli harmonia kaj sana."

Profesoro Yuan Xikun esprimis, ke la aktivado donis al li grandan klerigon, t.e. artisto povas fari aferon en pli vasta kampo ekster arto, precipe al tio, ke artisto povas elspezi pli multe da energio al kultura aktivado kaj publikbona afero, kiu havas pli profundan signifon.