• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-26 17:26:03    
Fruktoriĉa kaj paca vojaĝo de Wen Jiabao al Afriko

cri

En la 25-a de junio, fininte sian viziton al 7 afrikaj landoj, ĉina ĉefministro Wen Jiabao revenis al Pekino. En mallongaj 8 tagoj ĉefministro Wen Jiabao vizitis sinsekve Egiption, Ganaon, Kongolon (Brazavilan), Angolon, Sud-Afrikon, Tanzanion kaj Ugandon. Li portis la sincerecon de la ĉina popolo al la afrika popolo kaj revenis kun la amikeco de la afrika popolo al la ĉina popolo. Intervjuate de nia raportistino Zhang Juan, s-ro Huang Shejiao, eksa ĉina ambasadoro en Ruando kaj Kongolo (Kinŝasa), kiu laboris kaj vivis en Afriko dum 15 jaroj, esprimis sian opinion, ke ĉi-foja vizito de ĉefministro Wen Jiabao al Afriko akiris plenan sukceson.

Huang Shejiao opinias, ke ĉi-foja vizito de ĉefministro Wen Jiabao al la 7 afrikaj landoj estas granda diplomatia rimedo de praktikado de la politikoj al Afriko fare de Ĉinio en la nova jarcento. Li konkludis:

"Unue, en siaj interparoloj kun la gvidantoj de la 7 afrikaj landoj ĉefministro Wen Jiabao faris interkonsiliĝon kun ili pri starigo kaj disvolvo de la novtipaj strategiaj partneraj rilatoj. Due, la ĉina registaro ege atentas la pintan konferencon de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo okazonta en Pekino novembre de la kuranta jaro. Ĉefministro Wen Jiabao transdonis al la gvidantoj de tiuj afrikaj landoj la inviton de prezidanto Hu Jintao kaj ili ĉiuj ĝoje akceptis la inviton kaj esprimis, ke ili faros sian kontribuon por sukcesigi la konferencon. Trie, la vizito akiris grandajn fruktojn en protekto de la ŝtata suvereneco kaj solvo de la taiwan-a problemo. Ĉiuj 7 afrikaj landoj vizititaj de ĉefministro Wen Jiabao komprenas la zorgon de Ĉinio pri la taiwan-a problemo kaj reasertis, ke ili persistos en la politiko pri unu Ĉinio."

Huang Shejiao diris, ke ĉi-foja vizito de ĉefministro Wen Jiabao estas alia vojaĝo por paco fare de ĉinaj gvidantoj por antaŭenpuŝi la starigon kaj disvolvon de la novtipaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko, post tio, ke en aprilo de la kuranta jaro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris viziton al la 3 afrikaj landoj Maroko, Niĝerio kaj Kenjo. Parolante pri tio, ke en la kuranta jaro ĉinaj gvidantoj plurfoje vizitis Afrikon, Huang Shejiao diris, ke unuflanke ĉi-jare estas speciala jaro, t.e., "Ĉina Jaro" en Afriko, kaj aliflanke, tio ankaŭ reflektas la gravecon de Afriko en la diplomatiaj politikoj de Ĉinio. Huang Shejiao diris:

"Ĉi-jare estas la 50-jariĝo de la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj. Memore al tiu ĉi grava evento, la ĉina registaro prenis serion da paŝoj. En januaro ĉi-jare la ĉina registaro publikigis la Dokumenton pri Politikoj al Afriko. Kaj la vizitoj de prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao estas ankaŭ por la pinta konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo okazonta en Pekino novembre de la kuranta jaro."