• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-27 10:56:15    
Ekskurso al monto Taishan

cri
En Ĉinio estas multaj homoj, kiuj ŝatas grimpi montojn, kaj la monto Taishan estas tre plaĉa al mont-grimpantoj. Hodiaŭ ni kune ekskursu al tiu fama monto.

La monto Taishan situas en la provinco Shandong, orienta Ĉinio, kaj estas unu el la montaj parkoj de nia lando. La monto Taishan en printempo estas aparte kvieta kaj impona. Kiam grimpantoj eniris en sinon de la monto Taishan, ili povas tuj senti, ke la agrabla odoro de herbetoj kune kun la printempa zefiro karesas la vizaĝon. Sur montdeklivoj kaj en valoj ĉie videblas sovaĝaj floroj, kiuj plejparte kreskas sur klifoj kaj krutaĵoj.

Dum ekskurso al la monto Taishan en printempo, la tiea Ĉeriza Ĝardeno estas bonega vizitindejo. La ĝardeno situas sur la norda deklivo de la pinto Aolai de la monto Taishan. Laŭdire, antaŭ pli ol cent jaroj, patro kaj filo de la familio Lu loĝis ĉi tie. Ili ekspluatis agron sur rokoj, kaj plantis ĉerizujojn tie. De tiam pli kaj pli multiĝas la ĉerizujoj sur pli kaj pli granda areo. Nuntempe, la tuta monto tegiĝis je ĉerizujoj. Dum montgrimpado, oni emas ripozi en la Ĉeriza Ĝardeno por gustumi freŝajn ĉerizojn kaj tipajn kamparajn pladojn, tio pliigas interesiĝon de montgrimpantoj.

Krom la Ĉeriza Ĝardeno, alia vizitinda loko estas la urbo Feicheng, ne malproksime de la monto Taishan. La urbo Feicheng estas hejmlando de persiko, kaj tiea persiko havas propran nomon: Budha Persiko. Aprilo kaj majo ĉiujare estas la plej taŭga tempo por apreci persikflorojn de la urbo Feicheng. La urbo havas la persiko-produktan historion de pli ol mil jaroj, kaj nun posedas la Persikan Ĝardenon areantan je 8 mil hektaroj, kaj per tio kreis la Ĝinis-rekordon de la "monde plej granda persika produktejo". Dum printempo ĉiujare, ruĝetaj kaj blankaj persikfloroj kreskantaj sur montdeklivoj faras la urbon Feicheng vasta maro de floroj. Fraŭlino Li Qing, kiu loĝas en la urbo de pli ol 20 jaroj, diris, ke turistoj rigardas la urbon Feicheng "arkadio, surtera paradizo". Ŝi diris:

"Ni nomas tiun ĉi lokon 'pitoreskejo de Taishan', ĉar ĉi tiu loko plenplenas de persikujoj. En printempo, ruĝetaj persikfloroj inter verdaj montoj kaj smeraldaj akvofluoj distingiĝas el la belaj naturaj pejzaĝoj de la monto Taishan."

La Ĉeriza Ĝardeno kaj Persika Ĝardeno ĉefe estas aprecejoj de floroj, sed la zenito de la monto Taishan reliefe manifestas la printempan trajton de Taishan. Laŭ opinio de ĉinoj en la antikveco, la monto Taishan plej proksimas al la ĉielo. Kiam oni grimpas sur Sudan Ĉielpordon kaj promenas laŭ la Ĉiela Strato, oni povas vidi antaŭ si belan pejzaĝon el buntkoloraj floroj kaj abundaj arboj. En printempo kaj somero, ofte videblas la ĉielarko super la ponto de la Ĉiela Strato.