• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-27 18:45:59    
Skulptaĵoj kun temo de Taiji (foto)

cri

Sinjoro Zhu Ming naskiĝis en Taiwan en 1938. Pro malriĉa familia stato, li eklaboris post diplomiĝo el elementa lernejo. Kiam li estis 15-jara, patro sendis lin al metiisto, kiu faris floran giloŝon por ornamado de templo por ke li ellernu metilertecon por vivteni. Malsame ol aliaj disĉiploj, Zhu Ming ne volis esti nur metiisto. Li diris:
"Komence mi lernis tradician metilertecon. Malsame ol aliaj disĉiploj, mi volis esti artisto. Mi demandis mian instruiston, ĉu tiuj ornamaĵoj faritaj de ni povas eksponiĝi. Sed la instruisto neniam pensis pri la problemo. Probable tio estas mia karakterizo. Mi ĉiam volas skulpti ion kaj ĉiam deziras progreson. Poste mi sentis, ke necesas ŝanĝi instruiston, alie mia sonĝo ne povas realiĝi."
En postaj dek jaroj, Zhu Ming ĉiam volis peti instruadon de pli bona instruisto, tamen estis vane. Tial li diligente sin ĵetis al esplorado. Li lernis modernan skulptadon laŭ fotoj en libroj. Kiam li estis 30-jara, li frapis je pordo de Yang Yingfeng, taiwan-a fama skulptisto, kaj rakontis sian dekkelkjaran deziron peti instruadon. Yang Yingfeng kortuŝiĝis kaj akceptis lin kiel disĉiplon.
Zhu Ming diris, ke estas instruisto Yang, kiu gvidis lin paŝi al moderna skulptarto el pasinta tradicia skulptado. De tiam Zhu Ming sin turnis de metiisteco al artisteco.
      Skulptaĵoj kun temo de Taiji de Zhu Ming utiligas okcidentan skulptan lingvon, tamen manifestas spiriton kaj enhavon de la orienta kulturo, tio estas lia arta karakterizo. Zhu Ming ne persistas en gajnita atingo, sed absorbiĝe kreis novan "Serion pri la Homa Mondo". Tiuj novaj skulptaĵoj manifestas neelĉerpeblan krean forton de sinjoro Zhu Ming. Per krea rimedo plena de epoka etoso, li eksponas homon kaj aferon el la ĉiutaga vivo, estas sincere kaj interese kaj samtempe meditige. Zhu Ming preskaŭ 70-jara ankoraŭ plenas de krea patoso kaj vivforto, same kiel junuloj.
Retrospektante sian krean procezon, sinjoro Zhu Ming opinias, ke heredo de nacia kulturo estas bazo de artisto. Li diris:
"Estas plej grave, ke ni konstatu la ĉinan kulturon kaj eksponu la ĉinan spiriton, ĉar ni estas ĉinoj. Se ni manifestas okcidentan aĵon, ne estas kortuŝo kaj respondo. Fakte la ĉina kulturo jam daŭras je kelkmil jaroj kaj ĝi estas trezoro. Se vi komprenas heredi ĝin, do vi povas sukcesi. Kulturo kaj tradicio herediĝas de generacio al generacio. Ĉu vi havas kapablon esti heredanto? Tio estas grava."