• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-28 08:39:51    
Xining – malvarmeta urbo sur altebenaĵo

cri
Qinghai-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio estas altebenaĵo plej alta super la marnivelo en la mondo, kaj geografoj kaj ekspediciistoj rigardas ĝin "tria poluso" krom Arkto kaj Antarkto de la terglobo. Nun ni prezentu al vi la urbon Xining, situantan sur tiu "tria poluso".

Xining estas hejmloko de la tibeta antilopo, unu el la kvin fetiĉoj de Pekinaj Olimpikoj okazontaj en la jaro 2008. Laŭdire, Xining estas ankaŭ hejmloko de tulipo, nacia floro de Nederlando. Multaj homoj opinias, ke estas malfacile por vegetaloj, precipe floroj, kreski sur la altega Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kie mankas kaj akvo kaj oksigeno. Sed kia estas la fakto? Laŭ konigo fare de s-ro Luo Yulin, urbestro de Xining, la eksterordinaraj geografiaj kaj klimataj kondiĉoj de Xining tre taŭgas al plantado de tulipo. Li diris:

"Sur la altebenaĵo, la vetero malvarmetas, la temperatura diferenco relative grandas, kaj sunradioj aparte fortas, pro tio diversspecaj floroj, precipe tulipo, kreskas aparte brile."

Nuntempe tulipo formis ĉarman pejzaĝon de la urbo Xining. Ekde la jaro 2002, en majo ĉiujare la urba magistrato okazigas Tulipan Feston. En la festaj tagoj, sur la placoj kaj trunkaj vojoj de la urbo Xining ĉie videblas diversaj plastikaj aranĝoj el tulipoj. Se turistoj vojaĝos al Xining en majo, ili havos ŝancon apreci pli ol 4 milionojn da altebenaĵaj tulipaj floroj el diversaj specoj en la urbo Xining.

Karaj amikoj, se vi preterlasus la floradan sezonon de tulipo en majo, do vi povus elekti someron kiel la taŭgan tempon por vojaĝi tien. En julio kaj aŭgusto ĉiujare, kiam multaj ĉinaj urboj baraktas en la arda varmeco, Xining tamen sin banas en la agrable malvarmeta vento.

Xining situas en kava baseno, kiu similas al natura klimatizilo kun malpli ol 20 gradoj Celsiuse en la plej varmaj tagoj. S-ro Wang Jun, vicestro de la ĉina Ŝtata Turisma Administracio, diris:

"En varmegaj someraj tagoj, multaj en- kaj ekster-landaj turistoj svarmas al Xining, por apreci belajn naturajn pejzaĝojn kaj samtempe ĝui tiean agrablan klimaton. Oni diras, ke tiel ideala someruma loko estas neofte trovebla en Ĉinio kaj eĉ en la mondo."

Karaj amikoj, venontfoje ni konduku vin al antaŭurbo de Xining por viziti la Templon Ta'er, budaisman sanktejon kun la historio de pli ol 400 jaroj.