• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-28 09:30:06    
2006, ora jaro de ĉina fervojo

cri
En aprilo de la kuranta jaro, monde unua komerciga administrada magnetsuspensia trafika linio, la ŝanhaja demonstra administra linio de magneta suspensia trajno estis pasigita de ŝtata finkonstrua akceptoekzameno kaj komencis oficialan funkciadon; la 1-an de julio monde la plej alta altebenaĵa fervojo kun plej longa linio, la Qinghai-Tibeta Fervojo estos finkonstruata kaj malfermiĝos; en la kuranta jaro post multjara argumentado Pekina-Ŝanhaja Altrapida Fervojo estos ekkonstruata; en la 2-a duono de la kuranta jaro funkcios 6-a granda altigo de rapideco de fervojo kaj la jara fervoja konstrua investo atingos senprecedence 160 miliardojn da juanoj…

En la jaro 2006, Ĉinio bonvenigas la "oran jaron" de fervoja konstruado.

Altebenaĵa fervojo, kiu kreis mondan miraklon

Konstruita en la monda firsto la Qinghai-Tibeta Fervojo estas la inĝenieriaĵo kun plej granda defio en la monda fervoja konstrua historio. La parto de Qinghai-Tibeta Fervojo de la loko Geermu ĝis Lasao longas je 1 142 kilometroj, interalie la longo de la sekcio, altitude superanta 4 000 metrojn, atingis 960 kilometrojn, sinsekve multjara frostatera regiono atingis 550 kilometrojn kaj plej granda parto de la linio troviĝas en "prohibata loko" kaj "senhoma loko".

En la "batalkampo" je pli ol 1 000 kilometroj de la altebenaĵa nova urbo Geermu ĝis la sankta urbo Lasao, en la lastaj 5 jaroj pli ol 100 mil konstruaj laborantoj batalis en la pinto de la tero. La konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo renkontis la 3 grandajn mondajn malfacilojn, ili estas "multjara frosta tero, altebenaĵa malvarmo kaj manko de oksigeno kaj delikata ekologio", finfine la 3 grandaj malfaciloj estis solvitaj: la inĝenieriaĵo de frosta tero estas sekura kaj solida, en la grandskala inĝenieriaĵa konstruado en alta ebenaĵo, neniu mortis pro altebenaĵa malsano kaj ne aperis epidemio de pesto, la konstruado estas harmonia kun natura ekologia medio.

97-jaraĝa eksministro pri fervojo sinjoro Liu Jianzhang diris, ke depende de sendependa kreo Ĉinio venkis mondajn malfacilojn kaj kreis ekonomian, rapidan kaj mediprotektan vojon en la monda firsto. Ĉi tio estas la miraklo en la monda fervojkonstrua historio kaj havas gravan signifon por la estonta ĉina fervoja konstruado.

La 6-a granda altigo de rapideco: Trajno estas pli kaj pli rapida

Laŭ konigo, la ĉina Ministerio pri Fervojo jam postulis, ke la fervoja sistemo bone faru bazan inĝenieriaĵan reformadon de la 6-a granda altigo de rapideco, reviziu kaj perfektigu koncernajn regulojn kaj sistemojn por garantii bonan finon de preparado de la 6-a granda altigo de rapideco antaŭ la 1-a de oktobro.