• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-28 14:49:25    
Okazis en Parizo subskriblanda konferenco de "Konvencio pri Protektado al Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj"

cri

La 27-an de junio en Parizo okazis la unua kunveno de subskriblanda konferenco de "Konvencio pri Protektado al Nemateriaj kulturaj Heredaĵoj" de Unesko. En ĝi partoprenis delegacioj de 45 subskribintaj landoj. Tio ja estas la unua kunveno de la subskriblanda konferenco. Ĝia ĉefa enhavo estas pasigi regulojn de la konferenco kaj elekti interregistaran komitaton konsistan el 18 landoj por protekti nemateriajn kulturajn heredaĵojn.

Nemateriaj kulturaj heredaĵoj indikas montran formon kaj kulturan spacon de diversaj kulturoj, kiuj estas heredataj de generacio al generacio de diversnaciaj popoloj kaj havas intiman rilaton kun popolamasa vivo. De la lastaj jaroj, la internacia socio pli kaj pli alte atentas protektadon al nemateriaj kulturaj heredaĵoj. La 17-an de oktobro, 2003, la 32-a konferenco de Unesko pasigis "Konvencion pri Protektado al Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj". La konvencio opinias, "troviĝas reciprokaj dependaj rilatoj en interno de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, materiaj kulturaj heredaĵoj kaj naturaj heredaĵoj. Kvankam tutmondiĝo kaj socia reforma procezo kreis kondiĉon por nova dialogo de diversaj grupoj, tamen samtempe nemateriaj kulturaj heredaĵoj frontas al serioza minaco damaĝa, malaperiga kaj detrua. Protektado al nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la homaro estas urĝa tasko komune atentata de la tuta homaro". Celo de la konvencio inkludas: unue, protekti nemateriajn kulturajn heredaĵojn; due, respekti nemateriajn kulturajn heredaĵojn de rondoj, grupoj kaj privatoj; trie, altigi konscion lokan, ŝtatan kaj internacian pri graveco de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj reciproka apreco; kvare, disvolvi internacian kunlaboron kaj liveri internacian helpon por savi nemateriajn kulturajn heredaĵojn.

Samkiel la internacia socio, ankaŭ Ĉinio alte atentas protektadon al nemateriaj kulturaj heredaĵoj. En aŭgusto de 2004, Ĉinio aprobis "Konvencion pri Protektado al Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj" kaj fariĝis la 6-a, kiu aliĝis al la konvencio. Poste, ĉina Ministerio pri Kulturo starigis projekton pri savado al kulturaj heredaĵoj naciaj kaj popolaj, faris censon kaj protektadon al senformaj heredaĵoj kaj ellaboris koncernajn leĝojn kaj regulojn laŭ tio, ke "Ĉinio estas unu el landoj kun plej riĉaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, tamen nuntempa situacio pri protektado al nemateriaj kulturaj heredaĵoj estas ne optimismiga". Samtempe, diversaj savad-laboroj pri senformaj popolaj kulturaj heredaĵoj ankaŭ estis sinsekve disvolvitaj. Nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio gajnis efikan protektadon per tiuj laboroj.

Krome, Ĉinio ankaŭ alte atentas kunlaboron kun la internacia socio pri protektado al nemateriaj kulturaj heredaĵoj. En ĉi-foja kunveno, Ĉinio partoprenis en elekto de membrolandoj de interregistara komitato por protekti nemateriajn kulturajn heredaĵojn.

Chen Jinyu, vica ĝenerala sekretacio de ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj estro de la la ĉina delegacio partopreninta en la kunveno, esprimis, ke se ĉifoja la ĉina registaro estos elektita kiel membrolando de la interregistara komitato, Ĉinio pli klopode plenumos diversajn rajtojn kaj devojn difinitajn de la konvencio. Tio inkludas entrepreni konferencon de interregistara komitato en la venonta jaro, pligrandigi interfluon kaj kunlaboron kun diversaj landoj precipe kun evoluantaj landoj en tiu flanko, kaj kune akceli mondan pacon kaj progreson.