• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-29 07:30:13    
Revigliĝo post 22-jara Ŝimado

cri

Kara retleganto, hodiaǔ ni konigu novelan verkiston Gao Xiaosheng (1928-- )!

En la komenco de la Ĉina Popola Respubliko Gao Xiaosheng partoprenis en revolucio kaj ankaǔ publikigis novelojn "Monon el Kampo", "Nuligo de Kontrakto", "Malfeliĉo" k.t.p. En 1957 li aliĝis al redakcio de literatura monata revuo "Esplorantoj" kaj elmetis sian proponon pri tio, ke oni devas interveni en la ĉiutagan vivadon kaj esplori la vivon mem. Sed ĝuste en tiu jaro li estis misjuĝata kiel dekstra elemento, kaj oni tuj pelis lin al lia naskoloko en la gubernio Wujin de la orienta provinco Jiangsu, por ke li remuldu sin per peniga fizika laborado. Post 22 jaroj oni renversis la politikan kazon kaj li reakiris liberecon de verkado. Kiom da jaraj 22-oj ni havas ĝis morto? Kvazaǔ lafo subite eruptis post eona subpremado, la kirla pasio de Gao Xiaosheng ŝprucis kun potenca forto el lia organismo kaj florigis novelon "Domkonstruado de Li Shunda", tiom pli novelan serion kun Chen Huansheng kiel ĉefheroo, "Mastro de Funela Familio*" (publikigita en 1979), "Enurbiĝo de Chen Huansheng", "Malmobilizo de Chen Huansheng" kaj "Produkta Kontraktiĝo de Chen Huansheng". Li gajnis du premiojn respektive per "Domkonstruado de Li Shunda" (en 1979) kaj "Enurbiĝo de Chen Huansheng" (en 1980). Feliĉon al la aǔtoro! Sekve ni citu kelkajn alineojn el "Enurbiĝo de Chen Huansheng"!

Hodiaǔ, lantapaŝe kaj senĝene Chen Huansheng, la mastro de la "Funela Familio", venas al urbo. Post frosta aerfluo la vetero reboniĝas. Ĉion karesas zefiro kaj varmetigas sunradioj. Jam satigita kaj nove vestita, Chen Huansheng ekiras, kun sako tre pufa kaj pura, kaj de li tenata kvazaǔ fasko da junkoj eble pro malpezeco de la sako eble pro tio, ke li estas forta. Li ja havas altan staturon kaj longajn gambojn, tial eĉ portante vekte pezajn korbojn li povas rapide fini vojadon de 30 lioj (15 km) kaj atingi la urbon, se ne paroli pri tio, ke hodiaǔ li tenas nur sakon. Kaj ĝuste pro tio li ne hastas, sed ĝuas printempan pejzaĝon. Por kio li vizitas la urbon? Por ion vendi. Kion? Frititajn plektaĵojn el propraj faruno kaj oleo. Tia frandaĵo, hodiaǔ farita hodiaǔ vendota, certe pli freŝas ol tiaĵo de butiko en la urbo, kaj multe pli bongustas. Jen kial la sako, kvankam tre plena, ne estas peza. Kion li faros plu, gajninte monon el la vendo? Aĉeti ĉapon. De la infaneco jam 45 jarojn, ankoraǔ neniam tian kapveston. Nun pro lia oldiĝo aǔdacas malvarmumo, almenaǔ ternado. Chen Huansheng, vere gajema, kutimas pasigi simplajn tagojn. Tute malsamas jam lia spirita fizionomio, kompare kun tiu en la pasinta jaro. La tagoj boniĝas. Kaj li firme kredas, ke la vivo fariĝos pli kaj pli feliĉa. Ankoraǔ pri kio li ne kontentas? Jam pri nenio. Lia korpo havas muskolojn, kaj rideto ofte ludas sur lia vizaĝo. Ankoraǔ kio mankas? Jam nenio. Rizo kaj tritiko kuŝas en tenejo, vestoj atendas en ŝrankoj. Ho jes, sole ĉapo, ankaǔ kiun li baldaǔ havos.

*Funela familio: Slangaĵo signifanta, ke tia familio ĉiam dronas en ŝuldoj ĝis la gorĝo.