Lige al la UN-Jardeko de Edukado por Daŭrigebla Evoluo 2005-2014, Decidita en decembro 2002 de la Ĝenerala Asembleo de UN, kun gvidado taskita al Unesko, dum la ĉi-jara UN la partoprenantoj havos la ŝancon kune diskuti pri "Lingvoj, Kulturoj kaj Edukado por Daŭrigebla Evoluo". Koincide, la koncepton daŭrigebla evoluo oficiale prezentis en 1987 la raporto Nia Komuna Estonteco de la Monda Komisiono pri Medio kaj Evoluo (Raporto Bruntland), dum ni jubileis la miraklan unuan jarcenton de Esperanto, vide al ĝia dua. Sed ĉu, krom tiu hazarda samtempeco, eblas pli signifaj rilatoj inter ambaŭ ideoj?
Laŭ menciita teksto, daŭrigebla evoluo estas tiu, "kiu plenumas la bezonojn de la nuno sen limigi la ŝancon de la estontaj generacioj plenumi la siajn". Aldone al tiu emfazo pri la homaj bezonoj kaj estonteco, la dokumento Zorgi pri la Tero de Media Programo kaj la Internacia Naturkonserva Unuiĝo de UN (1991) atentigis ĉi-difine pri "la kvlitplibonigo de la homa vivo laŭ la eltenkapablo de la subtenaj ekosistemoj". Kerne de tiu ĉi tutmonda ŝanĝoprocezo troviĝas do la bona farto kaj de la homoj kaj de la ekosistemoj.
Pro facile kompreneblaj kialoj, la du versioj de la Tera Pintkunsido (Rio-de-Ĵanejro 1992 kaj Johanesburgo 2002) kaj aliaj UN-konferencoj energie substrekis la nepran rolon de edukado kaj lernado por ĉia ajn aliro al daŭrigebla evoluo. Temas pri la bezono helpi al la personoj kaj komunumoj kompreni sin mem kaj la mondon en kiu ili vivas, alfrontante la kompleksecon kaj interligitecojn de la sociaj, mediaj, ekonomiaj kaj kulturaj aspektoj de problemoj tiaj, kiaj la malriĉeco, malplibonigo de la natura kaj socia medioj, malsxparema konsumado, seksa malegaleco, perforto, publiksanaj minacoj, milito kaj malatento al la homaj rajtoj, por mencii nur kelkajn el la diverstipaj endanĝerigoj al la pluvivo de la homaro. La edukado laŭ la principoj, volaroj kaj praktikoj de la daŭrigebla evoluo, en ĉiuj vivetapoj, spacoj kaj niveloj, povas doni pli kontentigan formon al la morgaŭa mondo, provizante la indivuduojn, instituciojn kaj sociojn per iloj, perspektivoj, konoj kaj vaolroj por daŭrigebla vivmaniero.
Tial, la edukado por daŭrigebla evoluo temas esence pri stimulado de respekto: respekto al la digno kaj homaj rajtoj de ĉiuj enloĝantoj de la mondo, kun demokratio, solidareco, kunlaboro kaj intergeneracia respondeco favore al niaj estontaj posteŭloj; respekto al la vivo kaj ties diverseco, kun tutmonda partnereco por protekta kaj resaniga aliro al la ekosistemoj de la Tero; respekto al al kultura diverseco, por konstrui loke kaj monde kulturon de tolero, senperforto kaj paco. Vivodaŭra edukado tia devas do esti transdisciplina kaj tuteca, orientita laŭ etikaj valoroj, stimula al la kritika pensado kaj problemsolvado, diversmetoda, parotprene demokratia, loke taŭga(kulture kaj lingve).
Responde al la unuaalinea, iom provoka demando, oni povas facile bildigi al si diversajn, interesajn ligojn kaj eĉ similojn inter la karakterizaj trajtoj de la persista, obstina strebado de la E-ovado/komunumo kaj la ĉi-supraj principoj kaj praktikoj inspiritaj de ili. Plej ĝenerale: ĉu estus troige diri ke, malgraŭ la malforteco kaj internaj konfliktoj (kiuj ial kelkiuj preferas elstarigi), oni tamen pleje trovas tra niaj historio kaj socia praktiko la spurojn de noblaj valoroj, intencoj kaj klopodoj, de sincera emo al lingva egaleco, interkultura dialogo, interpopola kompreniĝo kaj intergenta paco, kun respektoplena sinteno kaj laŭdado al la kultura kaj lingva diversecoj de la homaro? Ĉu eblas hipotezi ke signifaj eroj da la esperantistaro ariĝis laŭ la modelo de zamenhof ĉirkaŭ praktika rimedo, sed ofte motivitaj de ia dezirinda, pli justa estonteco(eĉ se nur lingve pli justa), por kiu ili laboris per tiu ĉi planlingvo? Ĉu estis iaj sensignifaj akcidencoj ekzemple la rigora pritaksto pri Esperanto kaj rezulta rekomendo flande de d-ro Nitobe, la fakto ke oni tuj tradukis en ĉi tiun lingvon la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj post ĝia lanĉo, aŭ la Montevidea Rezolucio de Unesko mem en 1954, rekona al la atingoj de Esperanto?
Plie, nia civilsocia E-tradicio ĉiam esis kaj plu estas esence eduka, kleriga movado, kun eksterordinare vasta kaj bunta amplekso de spertoj ĉi-rilate, ekde la nerealismaj revoj pri "deviga instruado de la lingvo en ĉiuj lernejoj" ĝis la praktikaj unuopaj iniciatoj dum preskaŭ 120 jaroj por instrui la lingvon al homoj de la plej diversaj aĝoj, seksoj, sociaj klasoj, etnoj, lingvoj kaj statusoj, per la plej diversaj metodoj kaj rimedoj, en neimageble diversaj lokoj de la mondo. Se oni trafoliumus la kolektojn de ĉiu ajn movada revuo, oni certe trovus nenombreblajn informojn kaj fotojn pri homgrupoj lernantaj(-intaj, -ontaj, -untaj) la lingvon, preskaŭ ĉiam sub la gvido de iu sindona voluntulo, ktp. La iama Laborista E-movado siatempe sukcesis amase stimuli milojn da socie subpremitoj, eĉ analfabetoj, tamen digne lerni la lingvon kaj pliampleksigi la propran kulturan horizonton.
Al la edukado por daŭrigebla evoluo ni ne nur povas, sed morale devas kontribui per la ideoj kaj akumuliĝintaj spertoj pri i.a. memvolaj edukado, lernado kaj agado kulturcele fare de ordinaraj homoj, lingva ekologio, interkultura komunikado kaj lingvaj homaj rajtoj. La principoj de la Manifesto de Prago, kies dekjariĝon oni festu ĉi-jare, privilegie metas nin antaŭ la sociajn kaj homajn aspektojn de la idea kampo kaj procezo ĉirkaŭ daŭrigebla evoluo (demokratio, transnacia edukado, pedagogia efikeco, plurlingveco, lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj homa emancipiĝo). Estus bone restudi tiun valoregan dokumenton.
Eble iuj pensis pri la kongresa temo"nu, denove ia taktika, senenhava ornamaxjo por obeeme flati kiel kutime tiujn mondajn instituciojn, kiuj ĉiel ajn venas nur formale saluti la kongreson, sen vera intereso pri nia afero". La kunlaboro de UEA kun agadoj kiel la Tago de la Gepatra Lingvo kaj la Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Senperforto bonfare al la Infanoj de la Mondo 2001-2010 estas interesa precedenco. Laŭ mia opinio, la demando ne estas ĉu fari tion iel utilos al Esperanto, sed ĉu diskutado tia per Esperanto estas necesa. Mia respondo estas ke nepre jes. Eĉ se ene de modesta homgrupo, kiu tamen kapablas starigi kelkajn iniciatojn ege interesajn: jen Indiĝenaj Dialogoj, la projekto Interkulturo, la libroserio Oriento-Okcidento.
Patrick Galladu, reprezentanto de Unesko antaŭ la Fortaleza UK9(2003) tiam diris:' Via movado devas pli montri sin al la ekstera mondo." Jes, nepre. Mi certas ke, laŭ la prava aserto de la fama Manifesto, ni havas ion valoran por diri, ankaŭ pri la edukado por daŭrigebla evoluo.
(Aldone: la artikolo, kies verkinto estas José Antonio Vergara, estas el gazeto "Esperanto")
|