• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-29 14:58:19    
Iom pri arta grupo Kanto de Vivo

cri
Kvankam ili estas kanceruloj, tamen el orelplaĉaj kantoj kaj belaj dancoj, la homoj ne povas trovi doloron de malsano el ili. Kompreneble ili iam sentis doloron kaj malesperis, post ilia rido, kaŝiĝas kortuŝaj rakontoj.

"Pli ol 60% de membroj de la arta grupo estas senlaboraj homoj, la familio de multaj membroj estas tre malriĉa. La arta grupo estas ĝoja familio de kanceruloj, kiam unu inter ni havas malfacilon, ni kune helpas lin."

La plej juna membro de la arta grupo estas 15-jaraĝa knabino Wang Yina, kies familianoj estas alilokaj laborantoj. Diplomiĝinte el la mezlernejo, Yina estis diagnozita malsaniĝi je ovaria kancero, ŝia lernejo kaj la arta grupo do kolektis monon el la socio kaj helpis ŝin plenumi fortranĉan operacion. Post la operacio, ŝia familio ne povis pagi la lernokoston de Yina al supera mezlernejo, membroj de la arta grupo refoje ĉie petis kaj fine gajnis permeson de la urbestro senigi lernokoston de supera mezlernejo. Pro tio, la arta grupo aparte invitis muzikiston verki la kanton "Filino de Arta grupo" por Yina, kaj ŝi estas intime nomata kiel filino de la arta grupo de ĉiuj membroj. Estro Jiang Zhenhua konigis:

"Estas tre larmige kiam Yina prezentas la kanton 'Filino de Arta grupo', ŝi diris al mi, ke la homo ofte havas multajn dezirojn en la vivo, tamen ŝi havas nur unu, kiu estas fariĝi kuracistino. Mi diris, ke la arta grupo kaj mi certe plenumos ŝian sonĝon."

En la arta grupo "Kanto de Vivo", ĉiuj membroj havas spertadon pri batalo kontraŭ kancero, tiel ilia koncepto pri aĝo de la vivo estas malsama ol tiu de aliaj ordinaraj homoj. Ili difinas la jaron kontraŭ kancero kiel renaskiĝa aĝo, unu resaniĝa jaro egalas unu jaraĝon, la kancerulo kun kvin malsaniĝa jaro estas nomata kiel kontraŭkancera stelo. Vicestro de la arta grupo pri konstantaj aferoj s-ino Chu Sicui konigis:

"En la arta grupo, ĉiuj membroj atendas venon de la kvin-a jaro. En ĉiu kvin-a-jaro, ĉiuj membroj kune celebras la renaskiĝtagon, tiu naskiĝtago estas grava afero por ĉiuj membroj. En tiu tago, ni donacas ruĝan floron al la membro, kiu pasigas la 5-an jaron post malsaniĝo je kancero. Iuj diris, ke surporti tiun ruĝan floron estas pli ekscite ol geedziĝi."

Tiu malforta grupo, kiu bezonas zorgon de la homoj, ne nur batalas kontraŭ malsano kun plej granda entuziasmo, sed ankaŭ tutkore kontribuas amon al la socio. En 1998, la provinco Hubei de meza Ĉinio suferis raran inundon, ĉiuj membroj de la arta grupo "Kanto de Vivo" partoprenis en prezentado pri katastrofosavado kaj monkontribuo spite al 40-grada varmeco. S-ino Chu Sicui diris:

"Tiam multaj prezentoj pri batalo kontraŭ inundo invitis nin por prezenti, kiam spektantoj sciis, ke ni kanceruloj prezentis por kolekti monon, ili estis tre kortuŝitaj kaj pli vigle kontribuis monon kaj savajn materialojn. Fine, ni kolektis 400 milojn da juanoj de renminbi, pli multe ol profesiaj artaj grupoj."

Parolante pri tio, s-ino Chu aspektis brile sana, tamen neniu povas imagi, ke antaŭ 18 jaroj, ŝi malsaniĝis je laringa kancero kaj iam perdis la voĉon, ŝi nur komunikis kun aliaj per signo aŭ paperoto, ĉiutage ŝi sin kaŝis en la hejmo kaj ne volis komuniki kun aliaj. Nun ŝi kunfandis la Pekinan Operon kun populara kanto kiel "Operan Kanton", per la kanto "Ama Kontribuo", ŝi prezentas amon de membroj de "Kanto de Vivo" el profundo de la koro kaj spiriton de ili kiel kanceruloj kontraŭ malsano kaj la parco.