• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-29 15:27:13    
Kultura miraklo de Guangxi: "Solenaj Kant-Dancoj de Guangxi"

cri
Vespere de la 9-a de junio, antaŭ la unua "Ĉina Tago de Kulturaj Heredaĵoj", inaŭguriĝis en la Popola Halo de Pekino la aktivado "Guangxi-a Kultura Ŝipo, Pekino, 2006", prezentiĝis "Solenaj Kant-Dancoj de Guangxi", ĉin-lingve: Bagui Dage. Bagui signifas ok osmantojn. En la antikveco oni nomis Guangxi Ok Osmantoj – Bagui. Tial Bagui Dage signifas: Solenaj kant-dancoj de Guangxi.

En la jaro 2002 oni taskis la urbon Liuzhou de Guangxi verki programon spegulantan la morojn de la kvin nacimalplimultoj: Zhuang, Miao, Yao, Dong kaj Jing. Fine oni decidis verki freŝan artan formon: Nacieca Voĉ-Bildo, nome, preni la laboradon kaj amon de la nacimalplimultoj en Guangxi kiel materialojn, preni popolkantojn freŝajn je epoka spiro kaj densa nacieca stilo kiel la ĉefan parton kaj dancojn, naciecajn muzikinstrumentojn, naciecajn kostumojn kiel ornamojn, kompakte kombini kuriozajn, buntajn kantojn kaj bildojn, por prezenti la spiritan fizionomion de la nacimalplimultoj en Guangxi. Oni nomas la programon "Bagui Dage" – Solenaj Kant-Dancoj de Guangxi.

Reĝisoro sinjoro Zhang Jigang strebis por "modli la popolan figuron per popolaj lingvaĵoj", prikanti la vivon de la popolo per ĝia kantado. Pli ol dek verkintoj de la tekstoj kolektis popol-kantojn dum pli ol duona jaro. Finfine oni elektis 30 kantojn el pli ol 200.

La verkado daŭris pli ol unu jaron. Pli ol 100 geaktoroj foje kaj refoje provludis. Pro la diligenta kaj eminenta laborado de la verkintoj kaj aktoroj, la programo gajnis la grandan premion Wenhua de la ĉina Ministerio pri Kulturo, premion de la plej ŝatata programo de la Ĉina Sepa Arta Festivalo kaj tri plej altajn ŝtatajn premiojn de sursceneja arto de la ŝtata programo de surscenejaj eminentaj verkoj.

Bagui Dage kaj enkorpigas densan naciec-kulturan detalan enhavon, kaj elspiras purajn kaj klarajn naciecajn morojn kaj nuancojn. En prezentado la belaj bildoj kaj orelplaĉaj kortuŝaj kantoj vibrigas la koron de la spektantoj.

De la jaro 2003 la programo turneis en Pekino, Chengdu, Wuhan, Lanzhou, Kantono, Shenzhen, Hongkong, Aomen kaj aliaj lokoj. Ĝi prezentiĝis pli-ol-120-foje. Ĉiufoje, miloj da spektantoj ebriiĝas en la densega kultura etoso kaj konceptas per la primitivaj naciecaj kantoj kaj dancoj la brilan historian kulturon kaj distingiĝajn naciecajn morojn de Guangxi, loĝata de historie 12 naciecoj. Espereble, la programo baldaŭ prezentiĝos eksterlande.

Profesoro el la Ĉina Konservatorio sinjoro Yang Tongba laboris ok jarojn en Guangxi kaj estas plenverva al la kulturo kaj arto de Guangxi. Spektinte prezentadon li diris sentoplene: "Guangxi estas dense loĝata de pluraj naciecoj. Ŝiaj popol-kantoj, dancoj, folkloraj pentraĵoj, skulptaĵoj kaj aliaj artaĵoj senescepte estas distingiĝaj kaj karakterizaj. Guangxi ja estas tre valora kultura fonto, ege protektinda."