• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-30 11:12:01    
(foto)Loĝdomo de Shui-nacieco

cri

La nacieco Shui troviĝas sude de la montaro Miaoling de la provinco Guizhou. Preskaŭ 340 mil popolanoj de la nacieco loĝas ĉefe en Sanda Aŭtonoma Gubernio de Shui-nacieco, ankaŭ en la gubernio Libo kaj aliaj gubernioj kaj urboj. La nacieco Shui havas sian propran lingvon. Antaŭe, la nacieco havis antikvan ideografion, nomatan shui-skribaĵo. En la ideografio, iuj estis hieroglifoj, dum aliaj estis inversitaj han-aj ideogramoj. Nur ĉirkaŭ 100 vortoj estas komunaj kaj ili estas uzataj nur en religia agado. En ĉiu-taga vivo, oni kutime uzas la ĉinan.

Homoj de Shui-nacieco kutime kune loĝas kaj grandparto de membroj en la sama vilaĝo havas sangrilatojn.

Loĝejo de la nacieco Shui situas en subtropika zono. La klimato estas pluvema kaj malseka. Loĝdomoj estas konstruitaj el lignoj de abio kaj pino por preventi teran malsekecon kaj atakon de sovaĝaj animaloj.

Loĝdomoj de la nacieco Shui kutime havas tri etaĝojn. En la malsupra etaĝo, oni povas nutri brutojn, fari hejmlaborojn aŭ rezervi apendicaĵojn; iuj eĉ prenas tiun ĉi etaĝon kiel kuirejon. La meza estas dormoĉambroj. Centre de la meza etaĝo estas gastiga halo, kie estas ĉambro por kune ĝui. Ĉefaj agadoj de la familio faratas ĉi-tie, do la ĉambro estas plej granda. La duaj grandaj ĉambroj estas por familiestroj, la unua filo aŭ aliaj gravaj homoj. Kvankam spaca divido de la domo estas libera, tamen havas sian propran stilon. Aranĝo de diversaj spacoj estas kompleta. Ili prenas la gastigan ĉambron kiel centron, kaj aliaj ĉambroj radias disde la centro. La tuta spaco estas ronda. La tria etaĝo estas grena konservejo. Se oni ne havas la trian etaĝon, la grena konservejo estas en la dua.

Inter loĝdomoj de Shui-nacieco ne ekzistas kortoj. Tio ege grandigas malfermon de konstrua spaco. Konstruante loĝdomon, unue oni devas kontentigi la bazan loĝbezonon de la mastro laŭ lia ekonomia kondiĉo, kaj samtempe antaŭvidas disvolvon en la estonteco por perfektigi la tutan strukturon paŝo post paŝo. Oni povas klare vidi la disvolvon de la familio pere de noveco de la konstruaĵo. Ĉar vilaĝoj de Shui-nacieco estas sangrilataj grupoj, do loĝantoj de la vilaĝoj havas saman familian nomon.