• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-30 13:53:32    
"Media protektanto"---estro de administra buroo de kekexili-a protekta regiono Caiga

cri
Sinjoro Caiga, estro de la administra buroo de la kekexili-a protekta regiono, estas titolita kiel "protektanto" de tibeta antilopo kaj "stepa brava aglo" de la linio de Qinghai-Tibeta Fervojo.

Antaŭ konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo, kiel mediprotekta delegito de la protekta regiono Kekexili, Caiga multfoje faris kunaranĝon kaj kontaktiĝon kun la unua instituto de esploro kaj desegnado sub la ĉina Ministerio pri Fervojo, li proponis instali specialan vojon en ĉefaj migraj lokoj de tibetaj antilopoj por garantii liberan migradon de tibetaj antilopoj. La ĉina Ministerio pri Fervojo alte atentis la problemon de vojoj de migrado de tibetaj antilopoj kaj markis 25 vojojn de sovaĝaj animaloj en desegna mapo. La konstruado de vojoj de sovaĝaj animaloj estas la unua en la ĉina fervoja konstrua historio.

Caiga havas profundan senton pri tibetaj antilopoj. Dum la konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo, Caiga ne bone manĝis kaj dormis, li ĉiam atentis tion, ĉu tibetaj antilopoj povas adaptiĝi al konstruejo. En la lasta tagdeko de junio en 2002, tibetaj antilopoj de Kekexili komencis grandskale migri al landinterno de la protekta regiono. Por ke tibetaj antilopoj povu glate pasigi la konstruejon, gvidante grupanojn kaj volontulojn Caiga eniris en la konstruejon kaj faris mediprotektan propagandon, konigis al laborantoj la vivtemperamenton de tibetaj antilopoj, tio kaŭzis altan atenton de fervojaj konstruantoj. Aktive kunaranĝite de fervojaj konstruantoj, tiujare migrado de tibetaj antilopoj ne estis influata.

Ĉu tibetaj antilopoj povu klare pasigi la vojon de sovaĝaj animaloj? Ĉi tiu problemo troviĝas antaŭ Caiga. En la lasta tagdeko de majo en 2004, por garantii la unuafojan grandan migradon de tibetaj antilopoj post la finkonstruo de vojoj de sovaĝaj animaloj, Caiga urĝe organizis homforton kaj materialfonton, disvolvis "aktivadon de nuligo de obstaklo". Tage kaj nokte protektaj grupanoj de la administra buroo kaj mediprotektaj volontuloj gardis en ĉefaj lokoj de la migrado de tibetaj antilopoj.

Dank' al ilia kelktaga klopodado, tibetaj antilopoj laŭgrade nuligis "timon pri fervojo" kaj sukcese pasis tra la vojo.

En la lastaj 2 jaroj, tibetaj antilopoj de Kekexili jam laŭgrade adaptiĝis al vojoj de sovaĝaj animaloj de la Qinghai-Tibeta Fervojo