• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-30 16:00:36    
Por ke narkotaĵo-abstinantoj revenu al socio

cri
La 26-a de junio estas Internacia Tago Kontraŭ Narkotaĵo. En hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu raporton: por ke narkotaĵo-abstinantoj revenu al socio.

Narkotaĵo estas demono damaĝanta socion kaj forglutanta vivon. Kaj la narkotaĵo-abstinejoj estas loko por batali kontraŭ la demono kaj savi la detruitan spiriton. En Kunmin, la ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan, troviĝas la plej granda narkotaĵo-abstinejo de la sudorient-azia regiono, Kunmin-a Deviga Narkotaĵo-abstinejo. Ĉi tiu narkotaĵo-abstinejo estis establita en decembro de la jaro 1998, kiam plej furoras la narkotaĵo de Ora Triangulo. Ĝi estas dividita en la regionoj de deviga kuracado, deviga resaniga narkotaĵo-abstinado, kaj aliaj. Ĉiujare, ĝi ricevas pli ol 6 000 homfojojn de la narkotaĵo-abstinantoj. Kiel la plej frua narkotaĵo-abstinejo de ĉinio, ĝi helpis al multajn homojn forlasi narkotaĵon.

Enirinte en la Kunmin-an Devigan Narkotaĵo-abstinejon, vidiĝas la sub-tropikaj kreskaĵoj, klara kaj verda akvujo kaj kvieta ponteto, kvazaŭ en bela ĝardeno. Ne estas alta mura, nek ekektra reto kaj feraj fenestroj. La laborantoj ne portas ian ajn armilojn. Oni eĉ ne povas senti la "devigecon" ĉi tie.

Post disvolviĝado de pli ol 10 jaroj, la Kunmin-a Deviga Narkotaĵo-abstinejo formis "kunmin-an narkotaĵo-abstinan modon", kiu estas unuanime akceptata de la internacia socio. La baza enhavo de tiu modo inkluzivas, medikamenton abstinadon, psikologia kuracado, labora resaniĝado, kaj helpadon kun respekta maniero al la narkotaĵo-abstinantoj forlasi la korpan kaj psikan dependecon al narkotaĵo. Kaj ligado de narkotaĵo-abstinado kun la socio kaj revenigo de la narkotaĵo-abstinantoj al socio estas kerno de tiu modo.

Ligigo de deviga narkotikaĵo-abstinejo kun socio havas signifon en multaj flankoj. Unue oni devas posedigi al la narkotaĵo-abstinantoj kapablon por antaŭ reveno al la socio por vivi. Vicestro de la Kunmin-a Narkotaĵo-abstinejo Niu Zhanguang diris, ke laboro de la narkotaĵo-abstinejo estas fari preparon al la narkotaĵo-abstinantoj por reveni al socio. Li diris:

"Multaj el la narkotaĵo-abstinantoj havas apartan kapablon. Multaj povas kanti, danci, kulturi, bredi. La deviga narkotaĵo-abstinejo faras apartan administradon al tiuj narkotaĵo-abstinantoj, kolektas tiujn, kiuj havas apartan kapablon, kaj faras organizitan kursadon. Ni aligas novajn norkotaĵo-abstinantojn por ke ili posedu kapablon post reveno al socio."

Nuntempe, multaj homoj en la socio ankoraŭ tenas diskriminacian kaj evitan sintenon al la narkotaĵo-abstinantoj, tio tre eble naskos solecan kaj humiliĝan malsanan psikon al la narkotaĵo-abstinantoj, kaj repuŝos ilin al la narkotemuloj. Tial, la pasika kuracado al la narkotaĵo-abstinantoj post reveno al socio estas tre grava.

Por tio, la narkotaĵo-abstinejo konstruis renkontiĝejon de familianoj kun bona kondiĉo, aktive kunlaboras kun la loĝantaj komisionoj, kontaktiĝas kun familianoj de la narkotaĵo-abstinantoj, kaj helpas ilin retrovi familiecon kaj kuraĝigon, solvas la aktualajn malfacilaĵojn renkontatajn de ili post reveno al socio.

Direktanto Gao de la narkotaĵo-abstinejo konigisi:

"La renkontiĝa halo de la narkotaĵo-abstinejo estas tre homeca. Ĝi ne estas apartigita per vitro kaj devigas paroli per mikrofono. Ni esperas, ke la familianoj ludos plej gravan rolon kaj helpos la narkotaĵo-abstinantojn starigi memfidon. Krome, ni ankaŭ faras enketadon al tiuj, kiuj eliris de nia narkontaĵo-abstinejo, por disvastigi la narkotaĵo-abstinan laboron al la loĝkvartaloj."