• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-30 16:59:41    
(foto)La urbo Kalabasa Insulo de provinco Liaoning

cri

Kvankam ni diris, ke ni ne havas tempon amuziĝi, tamen mastro de la motorjaktoj estas tre emociplena kaj komencis babili kun ni. S-ro Zhao, la mastro, okupas motorjaktan luadon jam de 3 jaroj. Se oni vizitas la urbon Kalabasa Insulo, oni venas al tiu ĉi plaĝo. Ja pro tio, li kaj liaj kolegoj, jam povas lukri.

"Kiom kostas unu ir- kaj revena veturado? "

"Tio dependas de la distanco. Proksime 50 juanojn (preskaŭ 5 eŭrojn), kaj se oni pagas pli ol 100 juanojn, ni veturigos ilin pli malproksimen kaj longtempe." Malproksime troviĝas iu plaĝo. "Nuntempe turistoj ne estas multaj. Sed de junio ĝis septembro estas prospera tempo de turismo. Tiam turistoj multiĝos."

"Kiom kostas la motorjakto?" Ni demandis scivoleme. "Ĉirkaŭ 70 mil ĝis 100 mil juanoj ( preskaŭ 6 950 – 9920 eŭroj). Kutime, oni povas regajni la investon de la motorjakto en pli ol unu jaro" Respondis s-ro Zhao.

1  2  3