• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-03 16:41:02    
Pinta Konferenco de AU refoje manifestas firman volon de afrikaj landoj por rapidigi integrigan procezon

cri

La 2-an de julio, en la gambilanda ĉefurbo Banjulo, fermiĝis la 2-taga 7-a Pinta Konferenco de la Afrika Unio. La dokumentoj publikigitaj de la konferenco manifestas, ke la afrikaj landoj havas la firman volon por rapidigi la integrigan procezon de tiu ĉi regiono.

En la malferma ceremonio de la Pinta Konferenco, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio Alpha Oumar Konare emfazis, ke Afriko ne povus realigi rapidan disvolviĝadon, se ĝi ne realigus integrigon. Surbaze de tiu ĉi komuna kono, la ĉeestantaj reprezentantoj faris varmajn diskutojn pri la disvolvado de la telekomunikaj kaj informadikaj teknikoj, elektro, fervoja kaj aera transportado kaj aliaj problemoj kaj atingis multajn komunajn konojn. Rilate la problemon pri telekomunikaj kaj informadikaj teknikoj, en la 2-a de julio la ĉeestantaj reprezentantoj subskribis la Framan Interkonsenton pri Disvolvado de Telekomunikaj kaj Informadikaj Teknikoj en Afriko, postulante, ke ĉiuj membrolandoj serioze plenumu sian promeson pri plirapidigo de la disvolvado de la informadika industrio. Laŭ tiu ĉi frama interkonsento, en la estonteco la Komisiono de la Afrika Unio superrigardos kaj gvidos la disvolvadon de la informadika industrio de ĉiuj membrolandoj kaj ĉiuj membrolandoj plifortigos kunlaborojn en antaŭenpuŝo de la disvolviĝado de la informadikaj teknikoj de la afrika kontinento. La Pinta Konferenco ankaŭ pasigis rezolucion, postulante, ke diversaj landoj de Afriko plirapidigu la konstruadon de bazaj instalaĵoj, kiaj tiuj por trafiko, energio kaj elektro, por antaŭenpuŝi la integrigan procezon de tiu ĉi regiono.

Krome, la Pinta Konferenco ankaŭ apelaciis al ĉiuj membrolandoj praktike plenumi la promesitajn politikojn pri prioritata disvolvado de elektro. Por tio la Komisiono de la Afrika Unio prenos necesajn rimedojn por antaŭenpuŝi tion, ke la Afrika Ekonomia Komitato de Unuiĝintaj Nacioj, la Afrika Disvolva Banko, la Afrika Komisiono de Energio kaj diversaj ekonomiaj komunumoj plifortigu kunlaborojn kaj plenumu la planon pri elektra disvolvado.

La Pinta Konferenco ankaŭ elmetis la proponon plifortigi kunlaborojn en aera transportado, por akceli la liberan fluadon de la personoj kaj varoj de la afrika kontinento kaj per tio efike antaŭenpuŝi la procezon de ekonomia integriĝo.

La ĉeestantaj reprezentantoj ankaŭ faris interkonsiliĝadon pri la sudana darfura problemo, la somalia situacio kaj aliaj problemoj kaj atingis unuanimecon.

Alia brila punkto de ĉi-foja Pinta Konferenco estas tio, ke ankaŭ irana prezidento Mahmoud Ahmadinejad kaj venezuela prezidento Hugo Chavez invitite ĉeestis al la konferenco.