• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-03 17:19:55    
Etiketo kaj tabuo de Va-nacio (foto)

cri

Va-oj estas entuziasmaj kaj gastamaj. Tio enkorpiĝas en interkomuniĝo, manĝado kaj tabuo de la popolo.

Prezento de vino

Prezento de vino estas grava kaj minimuma ago de va-oj en akcepto de gastoj. Laŭ sia tradicia kutimo va-oj prezentas vinon unue al maljunuloj kaj poste al junuloj. Kiam mastro prezentas vinon al gasto, tiu devas akcepti la tason per du manoj kaj poste ĝentile reprezentas ĝin al la mastro. Se mastro neniel povas fordanki, li povas trinki iom, poste replenigas la tason per vino kaj reprezentas ĝin al la gasto. Ĝenerale gasto ne devas rifuzi prezentitan vinon, ĉu li scipovas trinki vinon aŭ ne, li devas ĝentile akcepti la tason, trinki iom kaj transprezenti ĝin al maljunulo, kaj post lia eltrinko doni la tason al la mastro. Va-oj rigardas tian gaston ĝentila.

Va-oj ŝatas "akvovinon" faritan el maizo kaj glueca rizo. Kiam va-oj faras akvovinon, ili tabuas al fremduloj eniri en ilian hejmon kaj al si kunporti acidajn fruktojn, fiŝojn, krabojn kaj aliajn akvajn animalojn en hejmon kredante, ke tiuj malbongustigos la vinon. Estas tabuo meti vintason en la manojn de gasto. Oni devas meti ĝin apud sidlokon de la gasto. Sufiĉas diri "Bonvolu".

Regalo de gastoj

Por va-oj pladoj el kokaĵoj estas plej bonaj por regali gastojn. Koko uzata por regalo ne povas esti blankapluma. Se mastro regalas gastojn per blankapluma koko, oni rigardas tion malrespekta, kaj la interrilatoj de mastro kaj gasto malintimiĝos.

Va-oj tabuas faligi rizeron dum manĝado. Se tio okazas, oni devas ĝin levi, sed ne piedpremi, nek balai en fajrujon. Va-oj rigardas ĝojon de gastoj sia ĝojo. Ju pli gastoj manĝas multe, des pli mastroj kontentiĝas. Se gasto multe fordankas komplezon de mastro, oni rigardas tion malestimo al mastro.

Tabuo en datreveno

En iuj datoj estas tabuoj, ekz. datreveno de forpaso de gepatroj. En tiuj datrevenoj, va-oj ne devas konstrui domon, geedziĝi, vojaĝi aŭ viziti parencojn kaj amikojn, vendi aŭ buĉi porkon.

Loĝdomo de Va-nacio

Va-nacio kun 352 mil membroj vivas ĉefe en la gubernioj Ximeng kaj Cangyuan de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La domoj de va-oj havas du formojn: palafita kaj surtera. La supra etaĝo de palafita domo estas disponita por homoj kaj malsupre estas stalo kaj tenejo. La surtera domo havas murojn el ramita argilo kaj tegmenton el pajlo. Influate de arkitekturo de Han-nacio, va-oj konstruas foj-foje ankaŭ domojn el brikoj kaj tegoloj.

La domo de va-oj aspektas kiel malfermita ombrelo kaj la arkforma tegmento faciligas forfluon de pluvo.

La muroj kaj planko de la domoj de va-oj ĝenerale estas lignaj kaj bambuaj. Ekster la ĉambroj estas teraso por sunumi grenojn kaj vestojn. La domo estas septita en 2-5 ĉambretojn kiel dormoĉambrojn kaj gastoĉambrojn. En sidoĉambro estas fajrujo kun areo de 1 kvadrata metro, per kiu oni kuiras tage kaj varmigas domojn nokte. La fenestroj estas malgrandaj kaj la ĉambroj iom malhelaj.

La vilaĝoj de Va-nacio ĝenerale sidas sur sunflanka montodeklivo. La domoj estas simplaj en strukturo kun densa primitiva gusto kaj konformas al subtropika arbaro