• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-04 17:09:57    
Taishan altiras al si turistojn el diversaj mondpartoj

cri
En printempo kaj somero, ofte videblas la ĉielarko super la ponto de la Ĉiela Strato. Se hazarde vi starus sur la ponto, karesate de monta vento kaj ĝuante font-akvan susuradon, vi tre eble havus tian impreson, ke vi promenas en la ĉielo. S-ro Wu Weimin, kiu iam ekskursis al la monto Taishan antaŭ pli ol 20 jaroj, diris:

"Antaŭ pli ol 20 jaroj, mi unuafoje ekskursis al la monto Taishan, kaj grimpis de la loko nomata Meza Ĉielpordo. Tiam la vojo ne tiel larĝis kiel nun, ambaŭflanke troviĝis multaj ruinoj, ankaŭ la ŝtuparo ne estis ebena kaj la monta medio ne tiel pura kiel nun."

En printempo, relative pli multas serenaj tagoj kaj malmultas nebulo sur la monto Taishan, tial multaj turistoj kutimas rigardi la sunleviĝon sur la monta zenito. Ĝenerale oni tranoktas sur la zenito, kaj frumatene de la sekvanta tago, ili, starante sur la kulmino de la monto, rigardas spektaklon de la sunleviĝo el la nuba maro.

La vidindaĵoj de la monto Taishan dislokiĝas kiel radioj kun la ĉefpinto kiel la centro. En ĝia tereno troviĝas pli ol 300 montpintoj, pli ol 260 rojoj kaj pli ol 20 mil antikvaj famaj arboj. Tamen en iu periodo antaŭe, en la pitoreskejo de la monto Taishan aperis tro multe da novaj konstruoj, kadukiĝis antikvaj establaĵoj kaj mankis al la monta zenito sufiĉe da vegetaloj. De la lastaj jaroj, la loka registaro forte disvolvas la protektan kaj ordigan laborojn, ekzemple riparado de antikva spirala vojo, establigo de monitora sistemo kontraŭ arbara incendio, riparado de antikvaj konstruoj kaj verdigado de la monta zenito, rezulte verdaĵoj de la monto plimultiĝas jaro post jaro. Japana turisto s-ro Yazima Haiuaki diris:

"Taishan meritas la nomon de la unua fama monto de Ĉinio. Ni estas ege emociitaj kaj ĝojaj pro grimpado al la monto. Taishan estas tre bela je naturaj pejzaĝoj. Ĝi estas heredaĵo de la ĉina nacio, ankaŭ ponto de la historia kontinuo. Estas ĝojige por ni, fremdlandanoj, vidi, ke la monto Taishan estas bone protektata, ĉar ĝi estas historia memoraĵo."

Se oni ekskursos al la monto Taishan en printempo, oni povos partopreni en kelkaj celebraj aktivadoj, ekzemple "Foiro de Templo Dongyue" kaj "Persikflora Festivalo de Feicheng". S-ro Chen Feng, loka turisma oficisto, diris, ke pli kaj pli multiĝas transmaraj turistoj, kiuj ekskursas al la monto Taishan. Li esperas, ke la monto Taishan altiros al si pli multajn en- kaj ekster-landajn turistojn per siaj variaj pejzaĝoj de kvar sezonoj. Li diris:

"La turistoj, kiuj vojaĝas al Taishan en la lastaj jaroj, ĉefe venis el Japanio, Korea Respubliko, Tajlando, Singapuro, Usono, Kanado kaj aliaj landoj. Estonte ni plifortigos ofertadon en la eksteraj merkatoj, por ke Taishan konatiĝu kun la mondo, kaj la mondo konu Taishan.