• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-04 19:53:08    
Preventado kaj kuracado de tuberkulozo estas praktikata

cri
Per la serio da rimedoj, la trovita rilatumo de malsanuloj de tuberkulozo en Ĉinio rapide altiĝis. En la jaro 2003, la trovita rilatumo de tuberkulozulo de Ĉinio estas nur 39%, kaj en 2005 tio atingis ĉirkaŭ 79%.

Krom altigo de trovita rilatumo de tuberkulozuloj, alia grava rimedo por preventi kaj kuraci tuberkulozon estas kuracado al la malsanuloj de tuberkulozo.

Ekde la jaro 2001, Ĉinio laŭpaŝe disvastigis senpagan kontroladon kaj kuracadon de tuberkulozo, kaj senpage liveris kuracadon kaj medikamenton al la malsanuloj. Por garantii financan investon al kuracado de tuberkulozo, ĉiujare la ĉina centra financo asignas 40 milionojn da juanoj de renminbi kiel specialan monrimedon por superregado de tuberkulozo, kaj plimultigis ĝin al ĉirkaŭ 300 milionojn da juanoj en la jaro 2004. En januaro de 2005, Ĉinio lanĉis informan sistemon de administrado de tuberkulozo, establis dokumentan konservejon de ĉiuj trovitaj malsanuloj. Per tiu sistemo, la ĉinaj higienaj departementoj povas fari sekvan kuracadon al la transloĝintaj tuberkulozuloj.

Dum kuracado, Ĉinio prenas la rimedon rekomendatan de la Monda Higiena Organizo, t.e. ke la malsanuloj de tuberkulozo devas preni la medikamenton por kuraci tuberkulozo kun inspektado de inspektantoj. Sinjorino Qiu Cuili estas kuracisto en tuberkuloza laboratorio de iu hospitalo en Pekino, kaj ŝi samtempe estas inspektanto de kuracado al tuberkulozo. Ŝi diris:

"Mi ordonis la tuberkulozulon veni al nia preventa kaj kuraca stacio de tuberkulozo por preni la medikamenton. Ĉiutage mi devas rigardi lin dum li prenas la medikamenton. Se ĉesus prenado de medikamento, aperos anti-medikamenta problemo. Tio seriozigos lian malsanon, kaj li ne estas sentiva plu por aliaj medikamentoj."

Kiel diris sinjorino Qiu Cuili, la plej grava ĉenero en kuracado de tuberkulozuloj estas tio, ke ne devas ĉesi prenado de medikamento. La kuraca periodo de tuberkulozo estas longa, ĝenerale ĉirkaŭ unu jaro. Se ĉesus eĉ nur unu aŭ du fojojn prenado de medikamento, eble aperos anti-medikamenta problemo. Necesas nur kelkcent juanoj de renminbi por duonjara medikamento por kuraci ordinarajn tuberkuozulojn. Sed kuraci la tuberkulozulojn kun anti-medikamenta problemo estas tre malfacile. Kaj la medikamenta kosto estas almenaŭ kelkdek mil juanoj de renminbi. La ĉinaj tuberkulozuloj kun anti-medikamenta problemo okuzas kvaronon de la tuta mondo, tial, la ĉina Ministerio pri Higieno esperas returni la situacion per disvastigo de la sistemo de kuracaj inspektantoj de tuberkulozo.

Konklude, laŭ pli kaj pli altiĝanta atentado de la ĉina registaro al preventado kaj kuracado de tuberkulozo, la stato de preventado kaj kuracado de tuberkulozo en Ĉinio jam evidente pliboniĝis. Ĝis fino de la jaro 2005, la resaniĝa rilatumo de ĉinaj novaj malsanuloj de tuberkulozo atingis 91%. Kaj tiu atingo estis agnoskita de la Monda Higiena Organizo.