• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-05 15:49:06    
Vivo de ĉinaj diplomatoj en konflikto

cri
Vidante flagrantan kvinstelan ruĝan flagon sur blanka konstruaĵo en Ben Yehuda, prospera strato de israela komerca urbo Tel-Avivo, tieaj ĉinoj ĉiam havas hejman senton. Ĉi tie estas ĉina ambasadorejo en Israelo. En 6-etaĝa domo, ĉinaj diplomatoj konkeris ĉiujn malfacilojn pro milita malordo, laboras kaj vivas per aktiva kaj optimisma sinteno. Bonvole aŭskultu raporton de He Jinzhe kaj Liao Jibo, raportistoj de Ĉina Radio Internacia en Jerusalemo.

Ekde septembro de 2000, inter Palestino kaj Israelo okazis grandskalaj sangoplenaj konfliktoj. La konfliktoj daŭris preskaŭ 5 jarojn kaj iom post iom kvietiĝis post pasintjara februaro. S-ino Dai Min, konsilanto pri ekonomio kaj komerco, alvenis al Israelo oktobron de 2001, en la plej furioza tempo de konfliktoj. Ŝi diris, ke tiam okazis eksplodoj ĉiutage, tamen ili ĉiuj pense alte atentis, ke alveno al Israelo estas ofero. Oni devas havi pensan preparadon.

"Pensa preparado" menciita de s-ino Dai Min estas ege detala.

"Unue, laboro estas la unua. Temas pri tio, ke okaze de urĝa evento, oni devas havi pensan preparadon. Ordinara postulo estas detalega. Ekzemple, ĉiu homo kunportu poŝtelefonon en milita regiono kaj diurne ne malŝaltu ĝin. Aŭtoj ĉiam havu pli-ol-duonkeston da oleo por ke oni povu rekte ĝin stiri se io okazos. Aŭto ĉiam estu en la plej bona stato."

Diplomatoj ne povas ignori specialan sekurecan situacion de Israelo. Ambasadoro Chen Yonglong multfoje preterpasis eksplodojn. Ji Gang, la unuagrada sekretario de la ambasadorejo, diris:

"Iufoje, ambasadoro partoprenis en aktivado en Jerusalemo. En la loko okazis eksplodo post kiam li foriris el la loko 10 minutojn."

Speciala milita malordo en Palestino kaj Israelo formis minacon ne nur al diplomatoj, sed ankaŭ al ĉiuj ĉinoj en Israelo. Tial, la ambasodorejo ellaboris urĝajn mekanismojn por ordinara tempo kaj milita tempo. Ji Gang konigis:

"Ni ĝenerale dividis urĝajn mekanismojn ordinaran kaj milittempan. Temas pri ordinara urĝa mekanismo, ekzemple se okazus eksplodo, nia ambasadorejo devus tuj ĝin trakti, ĉar ĉi tie troviĝas multe da ĉinaj laborantoj kaj ĉinoj. Milittempa urĝa mekanismo estas diferenca.. Oni konsiderus pli multe se okazus milito. Ni ĝenerale estis en milita stato kiam okazis Iraka Milito, tiele parto de homoj foriris el urbocentro kaj dispoziciiĝis en aliaj regionoj, dum parto de homoj inkluzive de ambasadoro restis en ambasodorejo kaj persistis en laboro. En ambasadorejo restis 7 aŭ 8 homoj."

Vizaĝante al probabla danĝero, diplomatoj ankoraŭ havas optimisman sintenon. Ji Gang enoficiĝis en 2003 kaj tio estas la tria fojo, ke li alvenis al Israelo. Kiam li lernis en Jerusalemo, li ofte prenis aŭtobusojn minacatajn de eksplodoj.

"Mi de tiam formis koncepton: ne tro atenti sinmortigan eksplodigon. Oni devas alpreni preventan rimedon, tamen se vi tro atentas ĝin, via vivo ĉi tie estas ne bona. Vi devas vivi ĉi tie, tial vi devas esti indiferenta.

En antaŭaj du jaroj, pro konsidero de sekureco, ambasadorejaj laborantoj pasigis liberan tempon en propra hejmo. Oni iris al "la plej sekura loko" en "la plej bona tempo". Ji Gang diris:

"Post establiĝo, la ambasadorejo ĉiam estas tia. Malgraŭ ekstera streĉata situacio, nia interno ankoraŭ estas harmonia. Ni reciproke zorgas unu alian." Ankaŭ s-ino Dai Min havis la saman senton.

"Kiam alvenas naskiĝtago de laboranto, ambasadoro eble estas la unua, kiu telefonas. Tia malgranda afero montras zorgemon de gvidanto al ni laborantoj kaj ni sentas, ke ĝi estas hejmo."

.