• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-05 16:56:37    
Rimarkinda interparolo inter Ali Larijani kaj Javier Solana

cri

Irana ĉefdelegito pri nuklea intertraktado kaj sekretario de la Supera Nacia Sekureca Konsilio Ali Larijani kaj altaranga delegito de Eŭropa Unio respondecanta pri diplomatiaj kaj sekurecaj politikoj Javier Solana okazigos interparolon en Bruselo la 5-an de julio. Ili faros interkonsiliĝadon pri la projekto ellaborita de la 5 konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio kaj Germanio pri solvo de la irana nuklea problemo. Ĉu Irano akceptos tiun ĉi projekton kaj kiam ĝi faros oficialan respondon pri tio? Ĉu la interparolo inter Ali Larijani kaj Javier Sonala klarigos ĉi serion da duboj? Tio estas la fokuso atentata de la internacia socio.

De la lasta unu monato, ekde kiam Javier Solana persone iris al Teherano en la 6-a de junio por prezenti al Irano la projekton ellaboritan de la 6 landoj, Usono kaj Eŭropa Unio ĉiam atendas, ke Irano faru oficialan respondon pri la projekto. Tamen en la 21-a de junio, irana prezidento Mahmud Ahmadinejad esprimis, ke antaŭ la 22-a de aŭgusto Irano faros oficialan respondon pri la projekto elmetita de la 6 landoj. Pri tio usona prezidento Bush tuj reagis, dirante, ke "Irano fakte ne bezonas tiom longan tempon por konsideri, ĉu la projekto estas racia", ĝi devas fari respondon "en kelkaj semajnoj". Post tio ankaŭ ministroj pri eksteraj aferoj de Britio, Francio kaj Germanio kaj Javier Solana esprimis sian esperon, ke Irano kiel eble plej frue faru oficialan respondon pri la projekto de la 6 landoj. Usono kaj Eŭropa Unio eĉ postulis, ke Irano faru respondon antaŭ la 29-a de junio, kiam la Grupo 8 okazigos sian kunvenon de ministroj pri eksteraj aferoj en Moskvo. Post kiam tiu ĉi postulo estis rifuzita de Irano, franca ministro pri eksteraj aferoj diris la 29-an de junio en Moskvo, ke Irano nepre faru oficialan respondon antaŭ la 15-a de julio, kiam okazos la pinta konferenco de la Grupo 8. En la 3-a de julio, usona ŝtata vicsekretario respondecanta pri politikaj aferoj esprimis, ke se antaŭ la 12-a de julio Irano ne faros respondon al la projekto elmetita de la 6 landoj, Usono prenos rimedojn kontraŭ Irano pere de Unuiĝintaj Nacioj. Li diris, ke antaŭ Irano estas 2 elektoj: intertraktado aŭ alfronto al la agado prenota de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Laŭ raporto, Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio okazigos kunvenon de la nivelo de eksteraferaj ministroj en Parizo la 12-an de julio. Evidente, per tiu ĉi kunveno kaj la pinta konferenco de la Grupo 8 okazonta la 15-an de julio Usono kaj Eŭropa Unio celas fari diskutadon pri la respondo de Irano al la projekto elmetita de la 6 landoj, kunaranĝi politikon de traktado kaj serĉi atingon de unuanimeco.

Analizistoj opinias, ke la projekto de la 6 landoj liveris novan ŝancon por diplomatie solvi la iranan nuklean problemon. Oni do atendas, ĉu la interparolo inter Ali Larijani kaj Javier Sonala en la 5-a de julio kaptos tiun ĉi bonŝancon.