• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-05 17:09:58    
Ĉina ekonomio disvolviĝos rapide kaj bone

cri
Investo al konstruado de kamparo okupas proksimume duonon de totala centra investo

En la kuranta jaro, la ĉina registaro pliigis investon al kamparo, la aranĝita centra investo al konstruado de kamparo en la tuta jaro superis 50 miliardojn da juanoj de renminbi, kiu okupas 45% de la totala investo de la centra registaro en la tuta jaro.

Laŭ malkaŝo de la ĉina Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo en la 4-a de julio, en la kuranta jaro, la centra investo grandmezure pliiĝis por sekureco de trinkakvo en kamparo, konstruado pri mingaso en kamparo kaj en aliaj kampoj.

Ĉinio investis sume 200 miliardojn da juanoj por plibonigi ekologian medion de okcidenta landparto

La 4-an de julio, Xinhua Novaĵagentejo raportis: En la pasintaj 5 jaroj, Ĉinio investis sume pli ol 200 miliardojn da juanoj por plibonigi la ekologian medion de la okcidenta landparto.

En iu korelativa kunveno okazinta antaŭ nelonge, oficisto de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado konigis, ke por plifortigi la ekologian konstruadon de la okcidenta landparto, Ĉinio startigis unu post alia gravitajn ekologiajn inĝenieriaĵojn por rearbarigi kultivejojn, reherbejigi paŝtejojn kaj protekti naturajn arbarojn. Nuntempe oni jam forstumis pli ol 40 milionojn da hektaroj, kaj sinteze jungis 540 mil kvadratajn kilometrojn da erozia tero. La nomita oficisto samtempe esprimis, ke nun la ekologia medio de la okcidenta landparto ankoraŭ estas nekontentiga.

Ĉina ekonomio disvolviĝos rapide kaj bone

La 2-an de julio en la ĉina orienta municipo Ŝanhajo, estro de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo sinjoro Qiu Xiaohua esprimis, ke en 2006 la ĉina ekonomio disvolviĝos kaj rapide kaj bone.

Li diris, ke de la kuranta jaro la industria aldona valoro, importado, eksportado kaj aliaj ĉefaj ekonomiaj normoj de Ĉinio senescepte kreskas je du ciferoj. Samtempe kun tio, la realaj enspezoj de urbanoj kaj vilaĝanoj pliiĝas je pli ol 10%. La ŝtata financa situacio estas relative bona, tio liveras fortan garantion por akceli la harmonian disvolvon de la ekonomio kaj socio.

Li montris ankaŭ, ke en la funkciado de la ĉina nacia ekonomio ankoraŭ ekzistas iuj maltrankviligaj problemoj, ekzemple, tro rapida kreskado de investo kaj kredito kaj neekvilibra internacia spezo. Tamen ĉio ĉi ne povas influi la ĝeneralan situacion de la ekonomia funkciado.