• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-05 19:36:03    
Fama Templo Ta'er de urbo Xining

cri
Karaj amikoj, nun ni konduku vin al antaŭurbo de Xining por viziti la Templon Ta'er, budaisman sanktejon kun la historio de pli ol 400 jaroj.

La Templo Ta'er situas 25 kilometrojn sudokcidente de la urbo Xining, areas je 400 mil kvadrataj metroj, kaj estas la budaisma centro en la nordokcidenta landparto de Ĉinio. Pli ol mil kortoj kaj pli ol 4 500 templaj haloj formis la kompletan ensemblon el la han-a kaj tibeta stiloj. En la templo troviĝas tri plej okulfrapaj vidindaĵoj: freskoj, brodaĵoj kaj buteraj skulptaĵoj.

Parolante pri fresko, oni kutime ekpensas pri la monde famaj freskoj de la Kavernaro Mogao de Dunhuang, ĉar spite mil-jaran historion, ili ankoraŭ restas freŝaj en la koloro, montras altegan pikturan nivelon, kaj la homfigura plastiko estas vivsimila. Rilate al freskoj de la Templo Ta'er, ili estas tute kompareblaj kun tiuj de la Kavernaro Mogao ĉu laŭ la koloro, ĉu laŭ la piktura nivelo.

Se temas pri brodaĵoj de la Templo Ta'er, mirinde estas, ke ĉiuj brodaĵoj estis faritaj de bonzoj. En la templo nun rezerviĝas 18 brodaĵoj, sur kiuj la homaj figuroj estas vivsimilaj, kaj iliaj okuloj kaj dentoj estis faritaj respektive el nigraj perloj kaj blankaj eburoj, ege valoraj kaj belaj.

Nun ni parolu pri buteraj skulptaĵoj de la Templo Ta'er. En vintro de ĉiu jaro, bonzoj de la templo faras skulptadon per miksaĵo el butero kaj faruno. Per tia miksaĵo, li knedas ne nur florojn kaj birdojn, sed ankaŭ diversajn homajn figurojn, kiuj ĉefe temas pri popolaj rakontoj kaj budaismaj klasikaĵoj. En la 15-a de la unua monato ĉiujare laŭ la luna kalendaro, en la Templo Ta'er okazas la grandioza foiro de buteraj skulptaĵoj, tiam diverslokaj budaistoj svarmas al la Templo Ta'er, kaj kiam printempo alvenas, la buteraj skulptaĵoj iom post iom fandiĝos.

La Templo Ta'er estas konata budaisma sanktejo, kie ofte vidiĝas piaj religianoj. Ili faras la profundan riverencon al Budho, klinante la tutan korpon surteren. Ŝajnas, ke ili, per sia korpo, mezuras la distancon inter si kaj Budho. Turisto fraŭlino Ma Lin vojaĝanta el Pekino diris, ke en la Templo Ta'er, ĉiu homo, kiu ajn tiu estas, emas turni du-mane la sutrajn cilindrojn, por peti pli multe da feliĉo kaj fortuno. Ŝi diris:

"Mi ŝatas sperti alispecajn kulturojn, ĉi tie mi vere konis la esencon de la budaisma kulturo kaj trovis popolajn morojn kun profunda nuanco de fremda regiono. Tiel piaj religianoj kaj tiel trankvila anima mondo estas ne-troveblaj en aliaj lokoj."