• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-06 07:26:50    
Laiko pri Bonziĝo

CRI

Wang Zengqi famas pro dramaturgio kaj redaktoreco, tiom pli pro novela verkado. Kie li naskiĝis? En la gubernio Gaoyou de la orienta provinco Jiangsu. Kaj kiam? En 1920. Printempe de 1943, diplomita el ĉinlingva fakultato de Sudokcidenta Unia Universitato, li entreprenis edukadon. En 1948 li venis al Pekino kaj eklaboris en Pekina Historia Muzeo. Komence de la Liberigo li sekvis la Ĉinan Popolan Liberigan Armeon al la suda regiono de Ĉinio. Poste li revenis al Pekino kaj oficis en Pekina Kultura Federacio, kumule kiel unu el redaktoroj de "Pekinaj Literaturo kaj Artoj". En 1958 li varbiĝis en redakcion de "Popola Literaturo" kaj fariĝis vicĉefredaktoro. Kaj pli poste, dramaturgo kaj dramisto de Pekina Infana Teatro. Eldoniĝis jam liaj "Novela Kolekto de Wang Zengqi", "Renkontiĝo", "Ŝafeja Nokto" kaj aliaj.

Kara samideano, ĉu vi sentis surprizon aǔ strangecon de nia titolo "Laiko pri Bonziĝo"? Wang Zengqi, mem ne religia, verkis novelon pri bikŝuiĝo de Minghai:

Minghai elhejmiĝis jam 4 jarojn.

Li venis 13-jara.

En la hejmoloko de Minghai oni esprimas bonziĝon per "elhejmiĝo". Lia hejmoloko naskas bonzojn, simile al tio, ke iu loko produktas matojn dum alia sitelojn – lia naskoloko produktas "elhejmiĝontojn". Pro abundeco de fratoj. Nu, almenaǔ unu elhejmiĝu! Tamen bandeco regas, do sen ia rilato oni ne sukcesas bonzigi iun ajn el siaj filaĉoj. La alia karakterizaĵo estas, ke ĉi-tieaj knaboj bonziĝas en malproksimaj temploj.

La familio de Minghai posedas malmulte da agroj, tro poke da, sed multe da filoj, tro da; Minghai estas la 4-a. Kiam li aĝis 7 jarojn, lia jam bonziĝinta onklo, frato de lia patrino, vizitis lian hejmon. Post diskuto kun la parenco, liaj gepatroj decidis lin bonzigi. Tio multe favoras. Bonziĝinte oni povas, unue, preni pretigitajn manĝojn en templo kaj, due, akumuli monon. En anticipe difinita dato lia onklo revenis, kunportante bonzan kostumon, kiun lia patrino tajle malgrandigu por li.

Minghai sekvis for la onklon. Ili preterpasis grandan lagon, trairis vivoplenan urbeton kaj atingis riveron, en kiu ilin boato atendis. En la akvoveturilo troviĝis jam 2 homoj, viro pli ol 50-jara, tre alta kaj magra, kaj knabino kiu, ŝajne samaĝa kun Minghai, kaǔrante senŝeligis lotusajn semerojn. La baoto ekmoviĝis, post kiam Minghai kaj lia onklo eksidis.

Minghai aǔdis, ke iu lin alparolas. Jen la knabino.

"Vi volas elhejmiĝi?"

Kapjesis la bonziĝonta knabo.

"Bonzo devas ricevi bruligojn sur la kapo. Vi ne timas?"

Minghai ne sciis, kiel li faru respondon. Li murmure skuis la kapon.

"Kiel vi nomiĝas?"

"Minghai."

"Hejme?"

"Mingzi."

"Mingzi! Mi estas Yingzi. Ni estas najbaroj. Mia hejmo estas ĉe la templo. – Al vi!" Ŝi donis semerojn al li.

Tre bona estas la situo de la templo. Sur alta loko, loko la plej alta en tiu regiono, dank' al tiuj, kiuj elektis tiun lokon por konstrui la templon. Rivero fluas antaǔ la templo, triflanke ŝirmata per altaj salikoj kaj poploj. Majtrejo* sidas en ĝia halo.

*Majtrejo: Futura Budho (Sanskrite "Maitreya").